Traktato de Rapallo (1922)

Traktato de Rapallo estis traktato, kiu estis subskribita inter Vajmara Respubliko kaj Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, la 16-an de aprilo de 1922 en la urbo Rapallo. La eksteraferaj ministroj estis Walther Rathenau kaj Georgij Ĉiĉerin, kiuj rezignis pri rekompencaj pagoj (pro ŝtatigitaj germanaj firmaoj) kaj decidis denove starigi la diplomatiajn kontaktojn. La traktato entenis la konsenton pri samfavora klaŭzo.

Subskribo de la traktato: Regna Kanceliero Joseph Wirth, ministro pri eksteraj aferoj Walther Rathenau kaj sovetia delegacio: Leonid Krasin, Georgij Ĉiĉerin kaj Adolf Joffe

La traktaton rigardis la okcidentaj potencoj kun suspekto.

Cirkonstancoj de la traktat-subskribo redakti

La traktato estis subskribita dum daŭro de la monda ekonomia konferenco en Ĝenovo (10-a de aprilo – 19-a de majo), dum kiu oni provis enigi sovetan Rusion en la mondan ekonomion. Tiam oni ligis diplomatiajn rilatojn kaj rompis izoladon de bolŝevisma Rusio en la mondo. La traktato estis subskribita laŭ soveta iniciato, neatindite por aliaj partoprenantoj de la konferenco.

Decidoj de la traktato redakti

La plej gravaj decidoj estis:

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti