i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Amire80!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Petro

Vaŝingtono

W kvankam sonas kiel e-a ŭ, sed ni redonas vortojn per V (kiel ofte en naciaj lingvoj). Narvalo 16:39, 6. Jun 2006 (UTC)

Dankon!
Ĉu mi skribis ĉiujn miajn demandojn korekte? Ĉu ne estas iu ajn eraro?? --Amir Eliŝa Aharoni 17:21, 6. Jun 2006 (UTC)
Vi ofte ellasis la vorton "mi" kiam vi bezonis ĝin. Marcos 17:32, 6. Jun 2006 (UTC)
Diskuto:Svahila lingvo
Dankon. Mi ankoraŭ ne estas kutimita al fakto ke ne estas personoj de verboj en esperanto :) (ĉu tiu frazo estis korekto?) --Amir Eliŝa Aharoni 18:17, 6. Jun 2006 (UTC)

Lernu! estas interreta servo ankaŭ por vi:) Narvalo 06:04, 7. Jun 2006 (UTC)

Dankon.
Mi pensas ke post kiam mi lernis la gramatikon de esperanto dum nur tri tagoj, mi jam komprenas ĝin pli-malpli bone. Mi ankaŭ scias italan sufiĉe bone, tial mi komprenas multajn esperantajn vortojn sen lerni ilin, sed ĝi ankaŭ min ĝenas: Mi ĉiam volas skribi la verbojn kun "-o", kiel en itala, por ekzemplo - "penso", anstataŭ "mi pensas". Sed mi kutimiĝos al ĝi ...
Mi provus legi originalan esperantan literaturon. Ĉu estas iu libro ke vi povas rekomendi al mi? --Amir Eliŝa Aharoni 07:59, 7. Jun 2006 (UTC)
originala esperanta literaturo en Esperanto abundas en la reto. Eble entajpu en guglon la ŝatatan vorton + kaj + estas. Certe vi trovas ion interesan. Narvalo 08:33, 9. Jun 2006 (UTC) ekzemple

vikipedio:diskutejo, dekstraflanke (ĉe mi), tria de supre. Tie vi povas skribi ankaŭ pri Belorusio... Narvalo 10:05, 9. Jun 2006 (UTC)

Vikiejo redakti

Ŝablono:ĈefpaĝoVikiejo povas resti tiel, kiel vi refaris ĝin. Petro 9. Jun 2006 13:11 (UTC)

Belarusio redakti

Kara, mi tre dankas al vi pro via precizigo. Sed mi forstrekos vian aldonon: adoptita en 1996. Kion tio signifas? Ĉu memstariĝinta? Eĉ se tiu fakto sendube estas ĝusta, ĝi tamen ne apartenas al la temo: Nacia tago. Ĉu ne? Kore salutas Albrecht Kronenberger. --Albrecht 03:05, 12. Sep 2006 (UTC)

Ĉi tiu unu de leĝoj ke Aleksandro Lukaŝenko adoptis por fari Belarusion soveta lando denove. Li uzis malkonatan eventon de soveta tempo anstataŭ unu de la originalaj tagoj de sendependeco - 1514-09-08 (Batalo de Orŝa), 1918-03-25 (proklamado de Belarusa Nacia Respubliko) aŭ 1991-08-25 (proklamado de moderna Belarusa Respubliko). Tamen, ĉi tiu klarigo venas de la mia negativa opinio ĉirkaŭ la regado de Lukaŝenko, do mi simple skribis la jaro de la evento kaj lasis la leganto decidi. --Amir Eliŝa Aharoni 05:55, 12. Sep 2006 (UTC)

Litovio redakti

Saluton,

la artikolo pri "Granda Duklando Litva" estas, se vi volas mian sinceran opinion, en sia nuna formo de septembro 2006 tute nematura - ĝi aspektas kiel kruda ektraduko el la belarusa. Sed aparte de la formo de la artikolo, la esperanta vorto "Litvo" estas laŭ mi tute dubinda, kvankam ĝi permeseblas laŭ PIV kaj estas "malnova esperanta vorto" uzita de slavaj esperantistoj antaŭ pli ol 100 jaroj.

Vi mem parolas la rusan kaj scias, ke Литва simple estas la rusa traduko de Litovio. La sama vorto ankaŭ estas la belarusa kaj ukraina traduko, kaj la pola (Litwa) simple estas latinlitera ekvivalento. La mezepoka ŝtato tamen origine estas tute litova, ampleksiĝis pli kaj pli kaj integrigis multajn regionojn de slavoj, sen ke ĉiuj estis devigitaj paroli nur la litovan. Tial kompreneble la belarusoj kaj ukrainoj en la regno tradukis la nomon de la ŝtato al sia lingvo, kaj el "Lietuva" iĝis "Литва". Ankaŭ la nomoj de la litovaj regantoj ricevis kromajn formojn en la rutena lingvo, antaŭa formo de la nuna belarusa, kaj en la pola. Tamen la ŝtato "Lietuva" en la origina lingvo havas la saman nomon en la frua mezepoko kiel nun en la 21-a jarcento. Tial ne estas historie ĝuste ŝajnigi, ke la mezepoka Granda Duklando Litovio estis slava ŝtato, kiu nomiĝis Литва, esperante Litvo, kvankam ja ĝustas, ke en la Granda Duklando loĝis multaj slavoj. Sincere dirite ankaŭ la "normala" esperanta vorto Litovio estas pli rus- ol litov-devena, alikaze tekstus "Lietuvio", sed tio ekde 119 jaroj ne plu ŝanĝeblas - la vorto Litovio same profunde apartenas al Esperanto kiel la latinismo "Germanio" (kaj neniu germano sincere postulas la alternativon Dojĉlando).

La litova kaj ĉiu al mi konata nacia eŭropa lingvo nomas la mezepokan regnon kaj la modernan ŝtaton Litovio laŭ la sama vorto, kaj tio saĝas. Al mi, la 19-jarcenta esperanta vorto "Litvo" - kvankam pro sia 19-jarcenteco tute "PIV-a" - estas slavismo, kiu provas nomi litovan regnon slava. En mia listo de prilaborindaj artikoloj estas tiu pri "Mindaugas", pri "Granda Duklando Litva > Granda Duklando Litovio" kaj iom pri "Historio de Litovio", plus nova artikolo pri la "Livonia ordeno", kiu mankas. Poste mi fokusiĝos pri la mitologio kaj popolaj legendoj de la malnova litova kulturo, plu pri la geografio (mankas ankaŭ artikoloj pri la historiaj regionoj Aŭkŝtajtio, Ĵemajtio ktp.) kaj poste aliaj temoj (ne eterne mi volos "resti en Litovio"). Sed mi unue iom ĉirkaŭiris la artikolon pri "Litvo", kaj ne komence dishakis ĝin.

Ĉu vi povas sekvi mian rezonadon, ke egalas la konceptoj Litovio, Lietuva, Litauen, Литва, Lituanie kaj Lithuania (...), sendepende de la jarcento?

Sincere,

ThomasPusch 21:41, 20. Sep 2006 (UTC)

Dankon pri la detala klarigo.
En la ĉiuj lingvoj ke mi scias la grandduklando kaj la moderna lando havas unu nomo.
Se vi scias pri tiu malmatura artikolo pri "Granda Duklando Litva", mi estas certa ke vi scios kiel fari tie. --Amir Eliŝa Aharoni 05:10, 21. Sep 2006 (UTC)

Saluton. Mi ne estas oficiala membro de la Vikipedio, sed mi ofte verkas artikoloj por la esperanta vikipedio. Mi verkis multajn pri Israelo. Inter alie mi verkis pri : Meir Kahane, Amos Oz, David Grossman, Ariel Ŝaron, Milito de Jom Kippur, la sestaga milito, kaj intifado. Se vi volas vi povas ekspandi tiujn artikoloj, kiuj estas sufiĉe mal longaj, aŭ skribi novajn. gabrielo

Hola!

Abans de res demanar disculpes per no expressar-me en esperanto, però no en sé.

Volia demanar-te una favor: estic fent un projecte per a que el poble de Deià (Mallorca) tengui un article en totes les wikipèdies més importants. Jo he fet totes les que he pogut, i ara deman a qui xerra català a les wikipèdies de les llengües que no domin si m'hi poden ajudar. Ja he aconseguit articles en basc i polonès! Si et vols posar en contacte amb mi sóc Leardeiaca:User:Leardeia (et remet a la wikipèdia en català perquè en aquesta no tenc compte).

Moltes gràcies per endavant,

Lluís--79.144.20.237 17:17, 4. Mar 2008 (UTC)

PS:No vull abusar però he vist que també domines hebreu i rus... creus que podries fer l'article també en aquestes llengües? T'hi deixaré un missatge.

Plurdialekta vikipedio redakti

Mi eraris: en la arpitana (kaj lombarda) vikipedioj estas nur informo en kiu dialekto estas skribita la artikolo. La elekteblecon oni trovas en la emilia. Vidu ekzemple eml:Itâlia. Legu ankaŭ Uzanto-Diskuto:Akvomelonulo#Viquitrobada_internacional kaj Suite à la viquitrobada internacional à Perpinyá --Arno Lagrange @ 06:52, 22 Mar. 2011 (UTC)

Vikidatumoj redakti

Dankon pro la atentigo. Jen promesplena projekto ! Mi tradukis la Enkondukon --Arno Lagrange @ 07:10, 15 Aŭg. 2012 (UTC)