Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2011/8

Ni atingis 150 000 ! redakti

 
ru-Vikipedio 250 000
 
eo-Vikipedio 100 000

Je mardo 21-a de majo 14:05, estas 353 781 artikoloj. 203 781 post 150 000 .

  • Vidu grafikon de la novaj artikoloj de la 30a de julio.

Ni eluzu la rimarkindan mejloŝtonon por paroligi pri la Esperanta Vikipedio, kaj en Esperantaj medioj kaj en vikipediaj, kaj ĉie ajn (per tŭitero, vizaĝolibro, Guglo+, ipernitio, ...). Ekzemple en la anglalingva ĉefpaĝo de vikipedio, estas listoj de vikipedioj kun pli ol 150 000: nia eoVP povos eniri tiun kategorion ! --Arno Lagrange @ 20:01, 25 Jul. 2011 (UTC)

La enkonduko iom montras en tiun direkton, ke nia VP servas al internacia legantaro (ne por esperantistoj). Do, mankas notoj de Esperantaj organizaĵoj, kio estas bona, kio estas malbona.
Mi rememoras la volapukan aferon, kiam oni kritikis ankaŭ Eo-n. Nun la hazarda paĝo montras, ke ofteco de germanaĵoj-italaĵoj malaperis. Cetere ofte mi trovas portugalajn kaj polajn malriĉajn paĝojn. Kial oftas ge-it paĝoj? Ĉar mankas la ceteraj, mankas francaj, britaj, rusaj ktp komunumoj. Laŭ mi devus same tiel fari ilin, kiel la germanan. Tio vere kreskigos la paĝojn. Ankaŭ aliaj lingvoj faras same, ekzemple winary, kiu estas negrava azia lingvo.
Mi vidis, ke la ĉeĥa lingvo atingis jam 200000. Antaŭ jaro ili estis sub ni. Ja estas diferenco preni el la slovaka (preskaŭ la sama), ol traduki.--Crosstor 06:10, 28 Jul. 2011 (UTC)
Ĉu eblus aperigi specialan logotipon por tiu okazaĵo, samkiel ni jam faris por la 100.000-a ? Estas ĉi tie granda nombro da ekzemploj, el kiuj ni povus inspiriĝi. Thomas Guibal 06:29, 29 Jul. 2011 (UTC)
La logotipo de la rusa vikipedio estas interesa. Eble ni aranĝu similan. --Tlustulimu 11:29, 29 Jul. 2011 (UTC)
Bona ideo. Mi pretigos iun jubilean logotipon kaj proponos ĝin. Memoru ke ni jam havis tian por la 100 000a artikolo --Arno Lagrange @ 15:01, 29 Jul. 2011 (UTC)
Mi redaktas ankaŭ en la ĉeĥa vikipedio kaj devas diri al vi ke apenaŭ mi rimarkis ke okazas iu tradukado el la slovaka tien. La ĉeĥa vikipedio kaj ĝia komunumo fartas multe pli bone ol la slovaka (tion mi scias ankaŭ pro antaŭnelonga persona renkontiĝo kun administranto de la ĉeĥa vikipedio) kaj fakte se tradukado okazas, tiam plej ofte en la alia direkto (el la ĉeĥa al la slovaka), kio cetere estas la pli ofta direkto de tradukado ankaŭ ĝenerale, ekstervikipedie. La kialon ni serĉu simple en daŭra pliaktiviĝado de la ĉeĥa vikipedio (novaj uzantoj) kontraste al esperanto (daŭre pli-malpli la samaj homoj kaj evidente malpli granda parolantaro inter kiu eblas varbi novulojn). Marek "Blahma" BLAHUŠ 23:37, 10 Aŭg. 2011 (UTC)


 
eo-Vikipedio 150 000

Jen propono --Arno Lagrange @ 16:57, 29 Jul. 2011 (UTC)

Saluton, Arno. Ĉe la dosiera nomo vi forgesis unu nulon. :-) --Tlustulimu 17:22, 29 Jul. 2011 (UTC)
Jes fakte ;-) AL


 
Propono de TG.

Dume mi verkis la jenan, iom aŭdacan varianton. Kion vi opinias ? Thomas Guibal 18:17, 29 Jul. 2011 (UTC)

Ankaŭ mi faris ian Esperantan version, sed preferis ne proponi ĝin. Mi konsentas kun la propono de Thomas, tamen mi ŝatus malpli naciismecan simbolon de Esperanto anstataŭ tiu flago, ekzemple simplan verdan stelon, preferinde fantazian, komiks-stilan ... --Arno Lagrange @ 19:42, 29 Jul. 2011 (UTC)
Mi komprenas vian rimarkon. Ĉu la jena versio pli bonas ? Thomas Guibal 07:31, 30 Jul. 2011 (UTC)
Tiu via lasta versio estas de mi preferata. Mi proponas ke ni voĉdonu --Arno Lagrange @ 08:34, 30 Jul. 2011 (UTC)

Laŭ la ritmo de la aperoj de novaj artikoloj en la 3 lastaj tagoj, estas antaŭvideble ke la 150000-a estos trafita je la 5a aŭ la 6a de aŭgusto. --Arno Lagrange @ 22:36, 1 Aŭg. 2011 (UTC)

Se mi bone kalkulis, la 150000-a artikolo estas Congonhinhas fare de Vikipediisto:Conrado. Gratulon al ĉiuj ! Thomas Guibal 11:53, 7 Aŭg. 2011 (UTC)

Laŭ miaj kalkuloj ĝi estas Contenda (Congonhinhas havas n-on 150 002). Vikipediisto:Conrado kreis hodiaŭ jam 109 artikolojn pri brazilaj municipoj (254 de la 30a de julio, t.e. 35% el la 726 artikoloj kreitaj de la 30a de julio). AL @ 13:05, 7 Aŭg. 2011 (UTC)
Vi certe pravas. Mi verŝajne eraris legante Specialaĵo:NewPages. Thomas Guibal 13:06, 7 Aŭg. 2011 (UTC)
Vi ne nepre eraris : la artikolnombro ŝanĝiĝas ne nur pro aldonoj sed ankaŭ pro forigoj: tial estas malcerte kiu precize estis la 150000-a. AL @ 17:25, 7 Aŭg. 2011 (UTC)

Ĉu ni nun aperigu la jubilean logotipon ? Mi tamen mem ne scias, kiel fari tion. Thomas Guibal 17:19, 7 Aŭg. 2011 (UTC)

Mi alŝutis Dosiero:Vikipedio_150000.png al Dosiero:Wiki.png kaj faris peton je bugzilo 30268 por ke ĝi fariĝu momente la logobildo de la projekto. AL @ 17:25, 7 Aŭg. 2011 (UTC)

Cetere mi klopodis plibonigi Contenda per la aldono de geokesto kaj de kelkaj frazoj. La helpo de parolanto de la portugala estus tamen ege bonvenata por traduki la iom riĉan artikolon de la portugala vikio. Thomas Guibal 09:11, 8 Aŭg. 2011 (UTC)

TG, mi faris tion. Mi demandas: ĉu tiu geokesto estas ja la nuntempe uzinda por municipoj? Mi ne komprenis ĉiujn partojn el ĝi, tamen mi esploros, por provi kompletigi ĝin. Ĝis!--Fernando Maia Jr. 11:52, 16 Aŭg. 2011 (UTC)

Artikolo pri la evento

Libera Folio raportis pri la evento uzante mian (liberan) artikolon dissenditan per esper-inform k.a. --Lu 15:11, 9 Aŭg. 2011 (UTC)

Mi finfine ricevis la konsilon por mem enmeti la logobildon pere de Mediawiki:Common.css AL @ 13:16, 10 Aŭg. 2011 (UTC)
Dankon Arno ! Thomas Guibal 15:33, 10 Aŭg. 2011 (UTC)
Post la provizora solvo eluzante rimedojn de Mediawiki:Common.css, ŝanĝo esti farita al la dosiero InitialiseSettings.php nome :
'eowiki'         => '$stdlogo',
tio signifas ke ĉiam aperos kiel logobildo Dosiero:Wiki.png. Ni do nun povas alŝuti sub tiun nomon la version kiun ni deziras. Antaŭe estis difinita iu bildo kaj ni ne havis la eblecon influi al ĝi. Vidu bugzilo 30268#c17 AL @ 22:31, 12 Aŭg. 2011 (UTC)

Elektu la simbolon por la 150 000-a redakti

1 2 3 4 5
Proponoj
 
Laŭ rusa modelo
 
Laŭ modelo 100 000 (Alaŭdo)
 
Propono de AL
1a propono de TG
 
2a propono de TG.
voĉoj
  1.   Por: simpla, vikipedieca, sufiĉe sed ne tro okulfrapa --Surfo 08:40, 5 Aŭg. 2011 (UTC)
  2.   Por: --★ → Airon  07:22, 7 Aŭg. 2011 (UTC)
  3.   Por: Sed mi konsentas pri iu ajn - ja kie ĝi estas jam trian tagon?!!!--RG72 15:23, 9 Aŭg. 2011 (UTC)
  1.   Por: ĉar unuanimaj balotadoj agacas min ;-) --Haruo 16:23, 2 Aŭg. 2011 (UTC)
  1.   Por: AL
  2.   Por: ĉar la alia estas tro bunta. --Tlustulimu 08:37, 30 Jul. 2011 (UTC)
  3.   Por:   Thomas Guibal 09:11, 30 Jul. 2011 (UTC)
  4.   Por: (sed eble oni povus aldoni kurban steketon ( ͜   ) sub la stelon, por ke ĝi aspektu ridanta !)--Jean-François Clet 16:24, 30 Jul. 2011 (UTC)
  5.   Por: [[--Crosstor 05:16, 31 Jul. 2011 (UTC)]]
  6.   Por: Yekrats 15:06, 1 Aŭg. 2011 (UTC)
  7.   Por: --Vilius Normantas 05:39, 3 Aŭg. 2011 (UTC)
  8.   Por: -- --Forstbirdo 08:02, 5 Aŭg. 2011 (UTC)
  9.   Por: ĉar ĝi similas al "Barnstar" --Dominik 00:44, 7 Aŭg. 2011 (UTC)
  10.   Por: sed ne plaĉas al mi la ŝanĝo de la tiparo de "Vikipedio" kaj "la libera enciklopedio". --Hiyayaywhopee 01:54, 8 Aŭg. 2011 (UTC)

Karaj geamikoj! Ĉu iu povas traduki en:VIAF? VIAF numeroj estas treege gravaj por kunligi paĝojn pri artikoloj el diversaj bibliotekoj, librejoj kaj aliaj kolektoj (mi esperas ke paĝoj pro ŝakludistoj uzos ilin baldaŭ). Germana Vikipedio flegas datumbazon pri 392.436 personoj. Vidu Marjorie Boulton. de:template:NORMDATENCOUNT montras ke por 96.194 personoj havante artikolon en Germana Vikipedio la VIAF numero estas konata. Mi enmetas pluajn informoj.
Per ligoj similaj al "http://ru.librarything.com/commonknowledge/search.php?f=13&exact=1&q=VIAF%3A51768730" — vidu "" /commonknowledge/search.php?f=13&exact=1&q=VIAF:51768730" oni povas ligi al ajna sistemo. Vidu 333+ aliajn ekzemplojn
test:category:Authority control und test:template:Normdaten estas provoj krei ŝablonon uzeblan en aliaj Vikipedioj. Nek hezitu demandi nek partopreni en diskutoj. Amike
—La komenton aldonis, sen subskribo, לערי_ריינהארט (diskuto • kontribuoj)

mi prenis VIAF el GrammTrans --Arno Lagrange @ 03:38, 29 Jul. 2011 (UTC)

Dankegon! Amike ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 11:15, 29 Jul. 2011 (UTC)

Montara Karabaĥo redakti

Estimataj, mi volus demandi, ĉu esprimo Montara Karabaĥo estas ĝusta. En alilingvaj vikipedioj oni ne tradukas vorton Nagornij. En PIV mi trovis nek Karabaĥo nek vortkunigo Montara Karabaĥo por ke mi povu ekscii pli pri tio. Kial en Eo ne povas esti ekz. Nagorna Karabaĥo aŭ simile. La sama demando rilatas al Respubliko Montara Karabaĥo. Estas ĉi tie pluraj ruslingve titolitaj geografiaĵoj, kiujn ni ne tradukas, eĉ se ni povus. Petr Tomasovsky 15:08, 29 Jul. 2011 (UTC)

Mi ne estas lingvisto, sed povas fari almenaŭ kelkajn similajn ekzemplojn en eo-toponimiko: Eburbordo, Ĉemara regiono, Transkaŭkazio, Sud-Afriko, Transbajkala regiono ktp. Verŝajne indas lasi ekzistantan nomon ĉar ĝi sufiĉe bone kongruas al tiu tradicio.--RG72 15:29, 29 Jul. 2011 (UTC)
JEs, montara KArabaĥo estas ĝusta. Kial vi skribas, ke la aliaj vikipedioj ne tradukas tiun nomon? Mi vidas Haut-, Berg- karabach.--Sxak 03:37, 30 Jul. 2011 (UTC)
Ankaŭ hungaroj diras: Hegyi K., do Montara K ĝustas.--Crosstor 05:12, 30 Jul. 2011 (UTC)
Haut- estas en VP tradukita kiel Alto-, eble Berg- (monto), sed multega kvanto de lingvoj uzas Nagorno. Vidu la intervikiajn ligilojn en Montara Karabaĥo. Eĉ angloj uzas tiun esprimon, ili ne uzas Moutains Karabakh aŭ ion similan. Kio tia Rostov na Donu - tio ne estas Rostov sur Dono. Petr Tomasovsky 05:43, 30 Jul. 2011 (UTC)
Se vi volas netraduke transliteri tiun nomon, kial vi faras tion el la rusa? Transliteru el la armena. Mi ne komprenas, kial vi elektas la rusan lingvon. Berg vere signifas "monto" en la germana, do estu ĝi bergkarabach.--Sxak 07:27, 30 Jul. 2011 (UTC)
Armene mi ne scias. Mi komparas la esprimon Nagorno en aliaj lingvoj. Petr Tomasovsky 07:29, 30 Jul. 2011 (UTC)
Armene ĝi ja estas Arcaĥ, la loke preferata nomo. Karabaĥ estas tjurka (azeria) nomo de la regiono. Slavik IVANOV 20:17, 13 Aŭg. 2011 (UTC)

Nagornij estas evidenta rusismo („surmonta“), kaj oni do certe ne transportu ĝin al la nomo de la artikolo. Slavik IVANOV 20:17, 13 Aŭg. 2011 (UTC)

Denove vikipedio estas fuŝita redakti

Vikipedio estas denove fuŝita, ĉu fare de programistoj aŭ ĉu fare de iu alia, mi ne scias. Ĝi estas fuŝita por ensalutintoj. Por elsalutintoj ĝi funkcias normale. Eble estas senbezone skribi ion ĉi tie, ĉar tiu fuŝo jam estis ĉi tie. Petr Tomasovsky 05:22, 30 Jul. 2011 (UTC)

Estas fuŝitaj ŝablonoj, kiuj uzas kaŝeblajn elementojn, estas fuŝita paĝo Lastaj ŝanĝoj, kie estas normala teksto anstataŭ dikaj literoj... Petr Tomasovsky 07:03, 30 Jul. 2011 (UTC)

VIVU LA PROGRAMISTOJ! Petr Tomasovsky 07:20, 30 Jul. 2011 (UTC)

Saluton Petro. Nu ĉiuj tiuj paĝoj aperas normale sur mia ekrano, ĉu mi ensalutas ĉu mi elsalutas, ĉu per Fajrovulpo ĉu per Internet Explorer. Eble purigu la kaŝmemoron de via retumilo ? Kore, Thomas Guibal 07:36, 30 Jul. 2011 (UTC)
Laŭ via priskribo ni povas supozi ke respondecas iu persona dosiero via. (vector.js vector.css common.js common.css ....) Se tiel estas necesas esplori la fonton de la eraro. Ankaŭ povas esti ke estas misfunkciado de via reta konekto kaj ke foje mankas ligilo al tia kromadosiero (.js .css) eĉ se ne persona, ĝenerala. Tion mi spertas kiam estas ekzemple iu paneo de la servilo kaj anstataŭ mian kutiman etoson mi trafas iun "defaŭltan" primitivan. --Arno Lagrange @ 07:53, 30 Jul. 2011 (UTC)

Ŝablono kantisto redakti

Saluton

Ĉu iu scias kial la ŝablono Informkesto kantisto ne funkcias por la artikolo Moby sed ja por Bruce Springsteen ? Yves Nevelsteen 20:19, 31 Jul. 2011 (UTC)

Ĉu ? Por mi ambaŭ same bone aperas . --Arno Lagrange @ 10:30, 1 Aŭg. 2011 (UTC)

Poŝtelefona versio redakti

Eble ne ĉiuj atentis ke nun funkcias Poŝtelefona versio de la Ĉefpaĝo, post peto en ties diskutpaĝo kaj plenumo de bezonataj ŝanĝoj. Ĝi estas alirebla je http://eo.m.wikipedia.org/ --Arno Lagrange @ 10:30, 1 Aŭg. 2011 (UTC)

Tre bone, Arno. Dankon! -- Yekrats 12:57, 2 Aŭg. 2011 (UTC)
Ĝi bone funkcias, gratulon pro tiu malfacila laboro ! Thomas Guibal 15:34, 2 Aŭg. 2011 (UTC)

Al {{Unua}} mi aldonis la funkcion ordigi en Kategorio:Artikoloj aperintaj en Vikipedio unue en Esperanto por artikoloj aperintaj Unue en Esperanto. Tamen la kategorio nun entenas nur 15 31 paĝojn. Mi supozas ke ekzistas multaj artikoloj kiuj povus eniri la kategorion. Se hazarde vi memoras pri artikolo kiun vi kreis aŭ kiun vi trafis kaj kiu estis unue verkita en Esperanto, bonvolu tien aldoni {{Unua}}. Ni ne hezitu glorigi nin mem! --Arno Lagrange @ 10:39, 1 Aŭg. 2011 (UTC)

Mi esploris kaj trovis kelkajn el la plej fruaj jaroj ekzemple Johann Martin Schleyer (longe antaŭ volapuka atikolo) René de Saussure, Gustaf John Ramstedt sed nek Zamenhof nek Esperanto kvankam tiuj frue aperis, tamen ili aperis en la angla antaŭe. ... --Arno Lagrange @ 21:39, 3 Aŭg. 2011 (UTC)


Por vidigi ĉiujn paĝojn, subkategoriojn kaj bildojn alklaku la "►"-signon:

Al mi ŝajnas iom infanece glorigi sin per artikoloj unue aperintaj en propra vikio - aliaj vikioj ŝajne ne havas ekvivalenton. Tamen ŝablonon "unua" mi uzas por signi artikolon, kiu ankoraŭ ne ekzistas en alia vikio - tuj kiam tiu artikolo aperas en alia vikio, mi forigas la ŝablonon. --Dominik 15:12, 6 Aŭg. 2011 (UTC)
Laŭ mi ne estas tio infaneca: estas pruvo ke Esperanto povas esti fontlingvo kaj ne nur lingvo en kiun oni traduku el aliaj lingvoj. Ne malgravas tiu aspekto. AL @ 15:49, 6 Aŭg. 2011 (UTC)
Tio neniel pruvas ke esperanto estas fontlingvo - almenaŭ laŭ mia propra sperto. Ne trovinte taŭgan ŝablonon por montri ke iu ĵus kreita artikolo ne ekzistas en alia(j) lingvo(j) mi deturnis ŝablonon "unua" por ludi tian rolon. Poste, ĝi al mi ne plu utilas. --Dominik 18:55, 6 Aŭg. 2011 (UTC)

La listo estas interesa. La plejmulto estas artikoloj pri esperantisto aŭ pri fenomeno de nia kulturo. – Por trovi, ĉu iu nia artikolo efektive estis fonto por alilingva teksto, oni devas pene labori komparante la tekstojn kaj ties historiojn. Mi trovis unu ekzemplon: nia artikolo pri Yrjö Väisälä certe estis la ĉefa fonto por la artikolo en la itala Vikipedio (tamen, ne temas pri artikoltitolo unue aperinta en la E-Vikipedio). --Surfo 19:23, 6 Aŭg. 2011 (UTC)

La kategorio entenas precipe artikolojn pri aferoj rilataj al Esperanto ĉar estis verŝajne ke tiaj povis aperi unue en Esperanto. Tamen mi supozas ke tre multaj alispecaj artikoloj povus eniri la kategorion. Precipe tiajn indus enigi en la kategorion. AL @ 11:05, 8 Aŭg. 2011 (UTC)

Estas artikolo pri Norda Borneo (diskutinda), kiu estis iama brita kolonio, jam subŝtato de Malajzio, kiu nomiĝas Sabaho. Mi petas opiniojn:

  • Ĉu mi alinomadu ĝin al Sabaho kaj aldonu la novaĵojn?
  • Mi redaktu novan artikolon pri Sabaho. Kaze de tio mi ne ŝatus, se iu alia kunigos la du artikolojn, sekve perdiĝas unu artikolo.

--Crosstor 05:43, 6 Aŭg. 2011 (UTC)

Estus inda havi du artikolojn, ĉar ja Norda Borneo jure ne kongruas kun la nova subŝtato, sed nur, se samtempe la artikolo Norda Borneo estus kompletigita kaj la nova artikolo estos pli ol simpla ĝermo. Eble indas ankaŭ rigardi kiel funkcias en la germanlingva kaj anglalingva vikipedio en tiu-ĉi kazo. DidiWeidmann 00:25, 7 Aŭg. 2011 (UTC)
Angle estas 2 apartaj artikoloj.--Crosstor 05:07, 7 Aŭg. 2011 (UTC)

Vikipedio:Roboto/Permespeto/Enkonduko redakti

Mi kreis novan version de enkonduko al permespeto por robotoj. Ĉu vi pensas, ke ĝi estas plibone ol la malnova versio? --★ → Airon  11:07, 7 Aŭg. 2011 (UTC)

Estas grava problemo en malnova versio de tiu enkonduko: se iu alklakas sur la butono Redakti de la sekcio "Permespetoj", ĝi aŭtomate kaj malkorekte malfermas paĝon Vikipedio:Roboto/Permespeto/Enkonduko, kiu estas protektita. Plie la instrukcioj estas ŝanĝendaj ĉar nun estas vera ŝablono por peti robotan statuson --★ → Airon  18:02, 9 Aŭg. 2011 (UTC)

Mi ĵus kreis ĝermeton pri la hodiaŭa Featured Article en la angla Vikipedio. Tamen, mi ne scias, ĉu "Kolfingoj" aŭ "Kulfingoj" aŭ "Kilfingoj" aŭ io alia (eĉ slavdevene "Kolbjagoj"...) estas la preferinda esperantigo. Krome, mankas la arablitera araba termino. --Haruo 16:33, 7 Aŭg. 2011 (UTC) Nu, ĝermon. --Haruo 16:42, 7 Aŭg. 2011 (UTC)

Ruĝaj dimanĉligiloj redakti

aŭgusto
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30 31
aranĝo de 2011
tagoj

Kiam aperas monata kalendaro en la esperanta Vikipedio, mi rimarkis ke la ligiloj por la dimanĉoj estas ruĝaj. Tio ŝajnas al mi kaj neneŭtrale kristanismocentra kaj aparte kontraŭvikipedikultura, ĉar tie ĉi ruĝa ligilo signifas, norme, ke mankas la koncerna artikolo. Ekzistas artikoloj pri, ekzemple, la 7-a de aŭgusto kaj la 14-a de aŭgusto; estas misinforme ruĝigi iliajn ligilojn en la kalendaroj. Mi preferus ne doni apartan koloron al la dimanĉoj, sed ĉiuokaze ili ne ruĝu! Parenteze, mi rimarkis dum verki tion ĉi, ke mankas artikolo pri Ruĝa ligilo, kaj ke "Ruĝa ligo" misalidirektas onin al "Helpo:Interlingva ligilo", kie tute mankas mencio pri ruĝeco. --Haruo 19:47, 7 Aŭg. 2011 (UTC)

Estas ankaŭ notinde, ke semajno komenciĝas per dimanĉo en la angla Wiki, kaj ne en la rusa, kiel mi supozis. --Dominik 20:37, 7 Aŭg. 2011 (UTC)
Mi ŝanĝis la dimanĉojn al verda koloro 28 por {{aŭgusto 2011}}, sed estas bedaŭrinde ke tio ne baziĝas sur iu ŝablono, kio ebligus en unu fojo solvi la problemon por ĉiuj venontaj kaj pasintaj monatoj.
Ĝusta sintakso devus esti
[[28-a de aŭgusto|<span style="color:#4C9960;">28</span>]] 28

kaj ne

<font color=#4C9960>[[28-a de aŭgusto|28]]</font> 28 
Pri manko da Helpo:Ruĝaj ligiloj, bonvolu redakti paĝon aŭ eventuale alidirekti al eventuale jam ekzistanta paĝsekcio pri la temo. AL @ 21:26, 7 Aŭg. 2011 (UTC)

Mi pretigis {{Monataranĝo}}n kiu validos por ĉiam. Oni nun povas anstataŭigi ĉiujn antaŭajn ŝablonojn ({{aŭgusto}}, {{aŭgusto 2011}}, ktp)per ĝi. Sintakso estas {{Monataranĝo|<monatnumero>}}. Mi elektis du kolorojn unu por la dimanĉo alian por la aliaj tagoj. Se oni volos ŝanĝi tion oni simple ŝanĝu ĝin en {{Monataranĝo/tago}}. jen ĉio AL @ 23:58, 7 Aŭg. 2011 (UTC) Ĝi aspektas jene:

aŭgusto
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4
5 6 7 8 9 10 11
12 13 14 15 16 17 18
19 20 21 22 23 24 25
26 27 28 29 30 31
aranĝo de 2024
tagoj
Nu, mi ne redaktis la Helpo-paĝon ĉar mi ankoraŭ ne opinias min kompetenta pri la temo. Eble mi ne sufiĉe kuraĝe redaktas. Sed mi rediras, ke per speciala koloro aparte marki la dimanĉojn ŝajnas al mi neneŭtrale kristanismocentra; mi preferus la anglan sistemon, t.e. ke ĉiuj tagoj samkoloru, aŭ alternative, kion mi ne vidis ĝis nun, ke ĉiu tago de la semajno havu aparte propran koloron, sed neniu el ili estu ruĝa! ;-) --Haruo 00:10, 8 Aŭg. 2011 (UTC)

Ne kompreneble ne funkcianta parametro solvita redakti

Ĉu iu havas ideon kial ĉe uzo de parametro flughaveno en {{Ĝermokategorio/nomo}} ne rezultigas flughavenoj kiel atendite sed flughaveno

{{Ĝermokategorio/nomo|flughaveno}} -> flughavenoj
{{Ĝermokategorio/nomo|brita futbalisto}} -> britaj futbalistoj

mi suspektas cimon pro la sinsekvo gh -> ĝ ??? Dankas pro helpo AL @ 07:18, 8 Aŭg. 2011 (UTC)

Mi nun kontrolas. MediaVikio ne konas H-sistemon, do ne estas cimo pro gh → ĝ :) --★ → Airon  07:27, 8 Aŭg. 2011 (UTC)
Kie troveblas la ĝermon pri flughaveno? Mi notis, ke la kategorio:Ĝermoj pri flughavenoj ne ekzistas. --★ → Airon  07:29, 8 Aŭg. 2011 (UTC)
  Farita --★ → Airon  07:33, 8 Aŭg. 2011 (UTC)
Jes mi trovis kulpis ke estis Kategorio:Ĝermoj pri flughaveno (kiun mi nun forigis kaj malplenigis) anstataŭ Kategorio:Ĝermoj pri flughavenoj AL @ 07:43, 8 Aŭg. 2011 (UTC)

Vikipedia bonvenigo redakti

Rigardante ĉefpagojn angla germana kaj franca mi rimarkis ke estas kelkaj precizigoj pri Vikipedio el kiuj ni povus inspiriĝi por bonvenigi vizitantojn de la ĉefpaĝo, nome :

  • ke vikipedio estas plibonigebla
  • ke ĉiu povas kontribui (precipe por plibonigi)
  • ke bonvenaj estas bonaj aŭtoroj
  • ke enteno estu objektiva kaj verkontrolebla

En nia ĉepaĝo ne estas tia sekcio kiu klare prezentas Vikipedion mem. Ĉu aldoni iun ? AL @ 13:51, 8 Aŭg. 2011 (UTC)

Saluton, Arno. Mi proponas, ke vi traduku la francan tekston en Uzanto:ArnoLagrange/Vikipedia bonvenigo. Ĝi estas plej detala. --Tlustulimu 15:53, 8 Aŭg. 2011 (UTC)
Miaopinie, nia ĉefpaĝo necesas ĝisdatigon. Mi favoras tiajn aldonojn sed mi proponas ŝanĝon de la ĉefpaĝo. Propono sekvos. --★ → Airon  18:21, 8 Aŭg. 2011 (UTC)
La ĉefpaĝo laŭ mi sufiĉe belaspektas. Ĝi estas la rezulto de konkuro en kiu estis komparitaj almenaŭ ses projektoj. Mi ne favoras refojan ĝisfundan ŝanĝon, nur plibonigetojn. Mi sugestas aldoni (aŭ pli ĝuste restarigi) sekcion por prezenti Vikipedion, instigi al kunlaborado, gvidi al unuaj paŝoj, eventuale anonci gravajn vikipediajn eventojn. Por mi emfazinda estas la aspekto strebi al plibonigo, al pli da fidindeco, ktp. Mi faros proponon deprenante elementojn el la tri supre menciitaj lingvoj. AL @ 21:46, 8 Aŭg. 2011 (UTC)
Mi tradukis vortojn de la enkondukaj paĝoj, sed ankaŭ endas kontroli ĉu ni havas la helppaĝojn al kiuj celas la ligiloj. Tiaj bonvenigaj vortoj ankaŭ utilu por direkti homojn al paĝoj kie ili povas trovi utilajn informojn. Al ni mankas iuj necesaj helppaĝoj. Samtempe kiam ni evoluigos la ĉefapĝon, ni nepre evoluigu ankaŭ la helppaĝaron. (Mi ekzemple ĵus ĝermkreis Vikipedio:Citado kaj reuzado de la enhavo de Vikipedio. alaij tiaj paĝoj certe mankas. AL @ 13:03, 9 Aŭg. 2011 (UTC)

Ĝistadigo redakti

Kiam mi sekvas ligilon al ne ekzistanta paĝo, mi ricevas informojn (serĉu en WikiTrans, kreu ktp) kaj unu frazo enhavas vorton, kiun mi ne komprenas ;-). Mi scias kion ĝi intencas esti, sed mi ne scias kiel redakti tiun aŭtomatan mesaĝon (supozeble ia ŝablono); jen la frazo:

Se vi atendis paĝon tie ĉi, kaj ĝi ne aperas, la paĝo eble ankoraŭ ne videblas pro datumbazaj kialoj aŭ ĝi estis forigita. Provu la ĝistadigan funkcion, kontrolu la protokolon de forigitaj paĝoj, kaj atendu kelkajn minutojn antaŭ ol rekrei tiun ĉi paĝon.

--Haruo 16:54, 9 Aŭg. 2011 (UTC)

Saluton, Haruo. Mi supozas, ke devus esti ĝisdatigan. Sed momente mi ne scias, kie ĝi estu korektata. --Tlustulimu 17:10, 9 Aŭg. 2011 (UTC)
Mi trovis kaj riparis ĝin: Mediawiki:Noarticletext -- Yekrats 19:49, 9 Aŭg. 2011 (UTC)

Informado pri la 150000-opo redakti

Vidu informon en la hispana pri la atingo de la artikolo 150 000 en la retejo de Hispana Esperanto-Federacio, en [1]. Ĝi sekvas sugeston de Lu. Mi volis aldoni la specialan bildon, sed ŝajnas ke oni ankoraŭ ne decidis pri tio. Kiam oni ŝanĝos kaj utiligos ĝin? --Tonyo 17:00, 9 Aŭg. 2011 (UTC)

Mi pensas, ke estas erareto en la fina frazo de la hispana artikolo: "Otros sistema que aprovecha la traducción automática..." - miaopinie devus esti "Otro sistema que aprovecha la traducción automática..." --Dominik 18:01, 9 Aŭg. 2011 (UTC)
Aliflanke, mi tre dubas pri la aserto: "El número de visitas a la wikipedia en esperanto se calcula en unas 400.000 al día" - tio ŝajnas troigita nombro. Ĉu ekzistas fidinda referenco/fonto? --Dominik 18:10, 9 Aŭg. 2011 (UTC)
fontoj
fonto dato nombro da vizitoj komento
http://stats.grok.se/eo/201108/ 2010/12 540720 sumaj vizitoj de la 1000 vizititaj paĝoj en la monato
http://stats.wikimedia.org/EO/Sitemap.htm 2011/04 436 392 18 183 vizitoj hore

Rimarku kiuj paĝoj estas plej vizititaj! AL @ 12:09, 10 Aŭg. 2011 (UTC)

Interesa ankaŭ estas la animita bildo pri evoluo de Vikipedioj. Rimarkinde la Esperanta kaj dana vikipedioj paŝas kune de 9 jaroj. AL @ 12:43, 10 Aŭg. 2011 (UTC)

Multan dankon pro tiu interesa statistiko. Tamen 400,000 vizitoj/tage ne estas la samo kiel 540,720 vizitoj/monate --Dominik 13:27, 10 Aŭg. 2011 (UTC)

Bonvolu rimarki ke la 540mil vizitoj en monato koncernas nur la 1000 plej vizititajn paĝojn. Estas verŝajne ke la sumo de vizitoj de ĉiuj paĝoj de la retejo proksimiĝas de la alia menciita nombro. Memoru ke Vikipedio entenas entute 328 641 paĝojn ( Specialaĵo:Statistikoj ) sekve se la retejo ricevas 400000 vizitojn tage, tio signifas ke hazardaj paĝoj ricevas apenaŭ pli ol unu viziton en ĉiu tago. AL @ 16:08, 10 Aŭg. 2011 (UTC)
Paĝoj monataj vizitoj tagaj vizitoj
la Ĉefpaĝo 73 000 2 300
2-18 2-9 000 70-300
19-42 1-2 000 35-70
43-1000 256-1000 10-35
1000-300 000 0-255 averaĝe 1,3

Senstatusa roboto BonvenonBot redakti

Saluton. Mi ĵus forbaris por unu tago la senstatusan roboton BonvenonBot (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). Sed ial la uzanto, kies roboto ĝi estas, ne reagis. Ĉu mi atentu ĝis la fino de la forbara tempo? --Tlustulimu 17:16, 9 Aŭg. 2011 (UTC)

Mi kreis ĉi tiun uzanton kaj mi pardonpetas ĉar dume la roboto laboris mi partoprenis al diskuto pri forbaro de uzanto en it.wiki kaj mi forgesis ĝin. Mi celis fari nur kelkajn redaktojn, do vi povas malforbari ĝin ĉar nun mi petas pri statuso. Mi kreis la roboton sed vi povas libere peti min la pasvorton, por ke vi mem povas ruli ĝin (nur por bonvenigi la uzantojn en Esperanta Vikipedio (eble post en ĉiuj Esperantaj vikioj de Vikimedio)). --★ → Airon  17:45, 9 Aŭg. 2011 (UTC)
PS: Farendaĵoj: Subskribo ne funkcias kaj resumo ne estas tradukita --★ → Airon  17:45, 9 Aŭg. 2011 (UTC)
Mi opinias sensence ke en Esperanta Vikipedio roboto bonvenigu neaktivajn uzantojn provizante anglalingvan resumon (Welcome!)! bonvenigo estas afero de aktivaj akceptemaj helpopretaj uzantoj al novaj aktivaj uzantoj. Kion respondos Bonvenbot al demandoj starigitaj de novaj uzantoj ? Enmeto de {{bonvenon}} ne estas nur maniero instigi homojn partopreni, ekpaŝi kaj sin prezenti, tio ankaŭ per la subskribo montras pretecon helpi. AL @ 19:22, 9 Aŭg. 2011 (UTC)
Mi ĵus aldonis mian kontraŭan komenton al lia permespeto. Ni bezonas pli da aktivaj uzantoj, ne aŭtomatajn bonvenigojn de neaktivaj novuloj. --Tlustulimu 19:41, 10 Aŭg. 2011 (UTC)
Bonvenigo ja instigas onin al plia redaktado, sentigas onin hejme, inter amikoj ktp. Tamen aŭtomata bonvenigo estas en tiu senco iom tikla afero — al kelkaj ĝi povas efiki male, preferindas bonvenigoj „manfaritaj“. Homecigo de Vikipedio estis inter la ĉefaj temoj de la pasinta en Hajfo konferenco Wikimania 2011; dum lastaj du-tri jaroj malpli da novaj redaktantoj venas al la projekto, parte pro ĝia malpli bonveniga etoso.. Slavik IVANOV 19:48, 10 Aŭg. 2011 (UTC)

Proponoj por elstaraj kaj legindaj artikoloj redakti

Ŝajnas al mi, ke Vikipedio:Proponoj_por_elstaraj_artikoloj kaj Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj bezonas komentantojn kaj voĉdonantojn kiuj konas la kutima kvalito de tiaj artikoloj. Restis artikoloj en ambaŭ paĝoj dum pli ol jaro. --Hiyayaywhopee 18:19, 9 Aŭg. 2011 (UTC)

Kino, kinejo, filmo kaj filmarto redakti

Saluton. Mi trovis, ke la artikolo «Filmo» asertas, ke «filmo» estas «suma termino por kinematografio kaj ĉiuj ties aspektoj—artaj, teknikaj, komercaj, kaj sociaj.», kaj ke ĝi iam estis alinomita el «Kino», dum la artikolo ĵus alinomita de mi el «Kino» temas pri kinejo. Tiun ĉi lastan mi korektis, sed, ĉar ne ekzistas aparta artikolo pri filmarto, simpleca korekto de «Filmo» kaŝus informojn, efektive perdigante ilin. Se iu pensas, ke li povas bone rebonigi la aferon, bonvolu helpi. Dankon. --AVRS 19:17, 10 Aŭg. 2011 (UTC) Krome ekzistas ankaŭ eta artikolo Kameraado, kiu eble estas la artikolo pri filmarto. --AVRS 19:20, 10 Aŭg. 2011 (UTC)

Denove pri Bildo de la Tago redakti

Mi jam plurfoje atentigis ke la Vikipedio:Bildo de la tago ne estas taŭge prizorgata. Thomas Guibal lanĉis la projekton, dum iom da tempo aperis akurate bildoj, sed post kelkaj monatoj ne plu troviĝis sufiĉe da disponeblaj volontuloj por akurate provizi bildon por ĉiu nova tago. Konstatinte tion mi eltrovis trukon por aperigi la lastajaran samtagan bildon kiam neniu bildo estis difinita por iu tago. Sed tiu truko ankaŭ trovis sian limon kiam pasis pli ol unu jaro dum kiu bildo ne plu estis provizita por ĉiu tago. En la ĵus pasintaj tagoj mi rimarkis ke okazis plurfoje ke Thomas provizis unu bildon por la tago mem ĉirkaŭ la 5a horo. Tio signifas ke en la Ĉefpaĝo de noktomezo ĝis la 5a aperis mesaĝo ke "Bildo de la Tago " ne estis provizita. Mi do hodiaŭ provizis bildojn por ĉiuj tagoj ĝis la 31a de aŭgusto 2012 simple deprenante tiujn kiu estis elektitaj por la samaj monatoj de 2009 (kaj eĉ de 2008 koncerne decembron). Sed la problemo reaperos ekde la 1a de septembro 2012. Ni devas eltrovi pli kontentigan manieron prizorgi tiun Bildon de la Tago

  1. ne plu ligi la Bildon de la Tago al la dato, sed ekzemple havi sendatan liston da elstaraj bildoj kiuj estos sinsekve montritaj, ligante la nunan daton al iu bildnumero, per tia formulo ke la rezulto estos elmontro de variaj bildoj, kaj preferinde la plej laste enigitajn en la liston
  2. konservi la nunan sistemon kondiĉe ke troviĝos sufiĉe da seriozaj kunlaborantoj kiuj akurate kaj konstante provizos bildon por ĉiu tago (almenaŭ unu monaton antaŭe) En Komunejo estas difinitaj Bildoj de la Tago por almenaŭ la dek venontaj monatoj

Mi opinias ke tiu Bildo de la Tago havas ian gravecon, ĉar ĝi estas alloga aspekto de nia Ĉefpaĝo, kiu laŭ supre cititaj statistikoj estas la plej vizitata paĝo de la Esperanta Vikipedio: ĝi do estas nia priatentata montrofenestro. Pro tio gravas ke ĝi neniam montru fuŝon kia malplena kadro anoncanta "Bildon de la Tago" ne videblan. Publiko certe emas pritaksi nian seriozecon tra tiaj aferoj. AL @ 08:52, 12 Aŭg. 2011 (UTC)

La unua propono estas racia.--pino 18:56, 12 Aŭg. 2011 (UTC)
Mi konsentas kun Arno, ke la nuna sistemo videble malfunkcias. Nu kompreneble mi povus trovi sufiĉan tempon por aldoni ĉiujn bildojn, ja eĉ en la kvina matene, sed tio despli pruvus la fiaskon de tiu supozite komuna projekto.
La unua propono estas interesa. Mi memoras, ke la paĝo pri elstaraj artikoloj iam funkciis laŭ sistemo, kiu ĉiutage aperigis hazardan elstaran artikolon por ĉiu subsekcio (arto, historio, ktp...). Estus tre utile krei larĝan datumbazon de elstaraj bildoj kun ties tradukitaj bildo-klarigoj, kaj aperigi ilin hazarde sur la ĉefpaĝo. Tiel ne plu estus la bezono nepre krei difinitan kvanton da bildoj ĉiumonate. Thomas Guibal 09:44, 14 Aŭg. 2011 (UTC)
Mi ekis novan projekton Vikipedio:Bildo de la tago2: restas ankoraŭ iom da laboro, sed jam progresis. AL @ 10:32, 15 Aŭg. 2011 (UTC)
Mi alinomigis ĉiujn paĝojn ĉar ili estas nur reformprojekto. Kiam estas interkonsento por anstataŭigi la malnovan BDLT, eblas anstataŭigi la enhavojn --★ → Airon  10:58, 15 Aŭg. 2011 (UTC)
Kial vi resendas al Informkestoj ? AL

Saluton. Kial la "reforma" projekto estas pli komplika ol la nuna versio? --Tlustulimu 11:55, 15 Aŭg. 2011 (UTC)

Bonvolu noti ke mi nomis la projekton « Vikipedio:Bildo de la tago2 » kaj ne « reformo ». Tiu esprimo estas enkondukita de Airon90, kiu sen ia diskuto ekrenomis kelkajn el la de mi kreitaj centoj da rilataj paĝoj, kaj eĉ sanĝis vortojn en mia supra publikaĵo fripone kredigante ke mi uzas tiun esprimon. Do laŭ mi ne temas pri reformo sed pri starigo de sendifekta sistemo por provizi Bildon de la tago. AL @ 07:51, 17 Aŭg. 2011 (UTC)
Mi malkonsentas kun nomo "reformo". Mi elpensis la aferon kiel nova versio, ne rekte bazita sur datoj. Ĉar mi prilaboris la unuan version, mi konsideras ke tiu ĉi estas dua versio kaj nomas ĝin Bildo de la tago2. Mi estas konstruanta ĝin. Kiam ĝi estos finpreta mi verkos klarigojn por ke ĉiuj povu partopreni. La nova versio devus esti pli facile redaktebla por ĉiuj ĉar por aldoni novan bildon sufiĉos krei po unu novan paĝon kiu ricevos la numeron tuj post la lasta jam ekzistanta. Mi nun ekkreis 543 paĝojn deprenante la datenojn el la antaŭaj ŝablonoj. Mi bonvenigas kunhelpantojn por tiu kvazaŭrobota tasko. Kiam tio estos finita ĉiu povos aldoni bildojn kiuj ricevos la numeron tuj post la lasta jam donita, kiuj oni aŭtomate ricevas pere de {{PAGESINCATEGORY:Bildo de la tago laŭ numero}} (nun ĝi estas 593. La celo estas difinita laŭ la supra diskuto: eviti ke en iu tago aperu malplena kadro kun fuŝa informo "mankas bildo de la tago" aŭ io tia. Tiamaniere en ĉiu tago kun certeco aperos malsama bildo. Por trudi ke iu difinita bildo aperu en iu difinita tago, mi elpensis simplan rimedon: krei alidirektilon al la ŝablono de la bildo kun la celata numero, kun nomo laŭ la celata dato. Ekzemplo : {{Bildo de la Tago2/2011/08/16}} alidirektas al {{Bildo de la Tago2/542}}, sekve anstataŭ la hazarda bildo celita laŭ kalkulo de {{Bildo de la tago2/ĉefpaĝo}}, la 16an de aŭgusto 2011 montrita estas la bildo 542 Mi intertempe uzis alian rimedon kiu devus esti pli facile uzebla per {{Bildo de la Tago2/taga bildo}}. La rezulto aperas en Ĉefpaĝo2. AL @ 20:32, 15 Aŭg. 2011 (UTC) (ĝisdatigita 13:59, 17 Aŭg. 2011 (UTC))
nun mi finis kreadon de 593 bildaj paĝoj. Mi poste verkos klarigojn kiel aldoni bildojn. AL @ 17:02, 16 Aŭg. 2011 (UTC)
Mi konsekvence reverkis Helpo:Bildo de la tago

bonvolu komenti kaj fari sugestojn kaj plibonigojn. --Arno Lagrange @ 13:53, 17 Aŭg. 2011 (UTC)

Dankon pro la elstara kaj teda laboro, Arno.
Ŝajnas, ke la hodiaŭa bildo estas la 168-a ĉar vi tion difinis per speciala redaktado de Ŝablono:Bildo de la Tago2/taga bildo. Se la morgaŭ aperonta bildo ne estas difinita, ĉu ĝi estos la 169-a aŭ alia ? Mi ankoraŭ iom konfuzas pri tio. Thomas Guibal 14:39, 17 Aŭg. 2011 (UTC)
bv legi en Helpo:Bildo de la tago. laŭ kalkulo hodiaŭ devus esti 503, morgaŭ 504 ktp. mi faris provojn por trudi 167 por hieraŭ kaj 168 por hodiaŭ por montri kiel tio povas funkcii . se neniu numero estas difinita per {{Bildo de la Tago2/taga bildo}} oni simple reiras al la baza kalkulo . ĉu klare ? la kalkulon mi elpensis tiel ke en la venontaj tagdekoj aperos la plej nove alŝutitaj bildoj. nu ni vidos ĉu bone funkcias; AL @ 15:34, 17 Aŭg. 2011 (UTC)

Kio signifas "Ek!"? Ne estas en Vikivortaro. 85.178.74.210 11:56, 13 Aŭg. 2011 (UTC)

Ek! signifas ni iru! --pino 12:18, 13 Aŭg. 2011 (UTC)
Ĝi estas instiga interjekcio (ekkrio), kiu signifas proksimume: (ni aŭ vi) ekagu!, agu tuj! nun komencu! ekiru!
Dankon! Min memorigas de Mars Attacks! 85.178.91.124 21:30, 13 Aŭg. 2011 (UTC)

Propono redakti

Ĉu vi pensas ke dikigi "Redakti"-langeton utilas? Jen la kodo:

/* Ĝi dikigas la langeton "Redakti" */
#ca-edit a { font-weight: bold !important; }

--★ → Airon  17:00, 13 Aŭg. 2011 (UTC)

Kiu deziras povas tion aldoni en propran .css dosieron. Eble ne estas bona ideo aldoni tion por ĉiuj --Arno Lagrange @ 19:27, 14 Aŭg. 2011 (UTC)
Do, bonvolu klarigi kial la langeto "Redakti" estas dikigita en la etoso "Librejo", kiel videble ĉi tie --★ → Airon  11:03, 15 Aŭg. 2011 (UTC)

Vikipedia diskuto / Vikipedio-Diskuto redakti

Kial la nomspaco pri la diskutpaĝoj de "Vikipedio:" estas Vikipedia diskuto kaj ne Vikipedio-Diskuto, kiel la aliaj nomspacoj? --★ → Airon  11:01, 15 Aŭg. 2011 (UTC)

Eble mi forgesis ĝin dum la lasta renomado. Mi petos la ŝanĝon. -- Yekrats 17:24, 16 Aŭg. 2011 (UTC)
Kiam vi petos pri tio, bv. peti ankaŭ pri la nomspacoj Portalo kaj Projekto (nomspacoj 100 kaj 102)! :) Dankon! --★ → Airon  17:49, 16 Aŭg. 2011 (UTC)
Hum! Mi ne scias kiel fari tion. Jen la tradukilo.Mi ne vidas tiujn nomspacojn. -- Yekrats 20:02, 16 Aŭg. 2011 (UTC)
Jam estis precize la samo problemo pri Uzanto-Diskuto. Esploru arkivojn por trovi kiel ni solvis la aferon. Laŭ tio kion memoras necesas fari peton en bugzilo, ĉar temas pri aferoj difinitaj en la dosieroj de MediaWiki kiu funkciigas Vikipedion. AL @ 20:57, 16 Aŭg. 2011 (UTC)

Ĉu eblas simbolo / en la titolo? redakti

Ĉu la simbolo "/" estas akceptebla en titolo de artikolo? Mi pensis ke ne, ĉar ĝi markas "subartikolon" ene de pli granda artikolo, sed mi volas certi pri tio. Nome, mi trovis ke la artikolo Zamenhof/Esperanto-Objekto havas langeton kiu montras ĝin kiel subapartaĵon de la artikoloZamenhof. Aliflanke, tio ne okazas ĉe Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj.

Ni devus iam ordigi tiun aron de artikoloj, nun tre malfacile legeblajn (kaj la rilatajn Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj en Afriko, k.s.), sed por tio necesus klara ideo kiu estu la strukturo: ĉu necesas diversaj artikoloj, ĉu la listoj estas utilaj, ktp.

Se la simbolo "/" ne estas konvena, eble oni devus uzi en la artikolo la vorton ZEOj, tutsimple. --Tonyo 11:10, 15 Aŭg. 2011 (UTC)

Eblas krei subpaĝojn en ĉiuj nomspacoj krom la 0: do ne eblas krei subartikolojn. Bonbvolu elekti taŭgan nomon por la paĝo kaj uzu la ŝablonon:ĉefa en la ĉefa artikolo aŭ bonvolu enmeti ligilon en la sekcio "Vidu ankaŭ" :) --★ → Airon  11:25, 15 Aŭg. 2011 (UTC)
Ĉu vere ? Vi eble konstatis ke en Finn-ugra lingvaro estis tia ligilo {{/klasifiko}} kiu aŭtomate gvidis al Finn-ugra lingvaro/klasifiko. Jes vi forigis ĝin sed funkciis, do ne diru "ne eblas", sed "mi ne volas ke vi uzu tion". Al Noam Chomsky ankaŭ aldoniĝasNoam Chomsky/Esperanto ne estas lingvo. AL @ 17:58, 15 Aŭg. 2011 (UTC)
Per tio, mi konstatis, ke vi ne konas kiel la programaro MediaVikio funkias. Legu m:Help:Subpages antaŭ ol paroli. Fakte, Finn-ugra lingvaro/klasifiko estas paĝo, ne subpaĝo, laŭ MediaVikio. Pro tio mi alinomigis la paĝon al ŝablona nomspaco. Administranto devu koni ankaŭ kiel MediaVikio funkcias. Kie legebas via kandidatiĝo al administranto? --★ → Airon  11:38, 16 Aŭg. 2011 (UTC)
Interese ke vi donas ligilon al neekzistanta paĝo m:Help:Subpages!!!! Tamen plu ekzistas m:Aide:Sous-page kie estas klarigite ke ebleco havi subpaĝojn en nomspacoj povas esti laŭvole difinita en retejo funkcianta per MediaWiki. Do iam subpaĝoj estis eblaj en artikola nomspaco{{ns:0}} kaj eble nun ne plu. Kiam mi kreis Finn-ugra lingvaro/klasifiko tute bone funkciis ligilo {{/klasifiko}}el Finn-ugra lingvaro kaj mi trovis tion tute oportuna. Se estas ĝenerala malkonsento havi subpaĝojn en artikola nomspaco en Vikipedioj, mi ne batalos por defendi tion. AL @ 21:23, 16 Aŭg. 2011 (UTC)
Pri alia punkto: administranto laŭ mi ne estas ĉioscia Dio, sed nur zorgema uzanto kiu atentas ne malĝentile konduti al aliaj. Se vi scivolas kiel uzantoj fariĝis administrantoj bonvolu rigardi ligilon kand el Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj. Koncerne min vi trovos sciigojntie (17 Sep. 2003) AL @ 21:23, 16 Aŭg. 2011 (UTC)

jen ŝanĝebla kodo kiu difinas ĉu nomspaco akceptas aŭ ne subpaĝojn. Tiun kodon laŭvole povas ŝanĝi ĉiu administranto de retejo bazita sur MediaWiki, laŭ interkonsento de la koncerna komunumo. Ne temas pri regulo gravurita en marmoro.

$wgNamespacesWithSubpages = array(
       -1      => 0,
       0       => 0,
       1       => 1,
       2       => 1,
       3       => 1,
       4       => 0,
       5       => 1,
       6       => 0,
       7       => 1
);
Laŭ mia opinio, tia streko en titolo estas stranga kaj evitinda. Oni enmetu subpartojn en la artikolo mem, ĉu ne? Mi ne komprenas fortrompadon de subpartoj en apartaj artikoloj. -- Yekrats 17:36, 16 Aŭg. 2011 (UTC)

Pardonu se oni miskomprenis mian demandon (aŭ se mi miskomprenas viajn respondojn). Mia demando estas ke ŝajnas ke se vi uzas la simbolon "/" en la titolo, oni kreas subartikolojn, kaj mi NE volas ke tio okazu. Jen kial mi proponas ke la artikoloj pri Zamenhof/Esperanto objektoj aperu kiel ZEOj, por eviti konfuzojn. Aŭ ĉu tio ne estas tiel? --Tonyo 21:40, 22 Aŭg. 2011 (UTC)

Tonyo, evidente neniu klare rekte respondis viajn demandojn.
  1. Estas teĥnika aspekto:
    1. ĉu uzo de / estigas subpaĝojn?
      1. respondo estas ŝajne jes,
      2. sed nur kondiĉe ke bazpaĝo ekzistas;
        1. pro tio ĉe Zamenhof/Esperanto-Objekto aperas ligilo al ekzistanta Zamenhof
        2. dum neniu ligilo aperas el Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj ĉar Listo de Zamenhof ne ekzistas
    2. ĉu tio devus estigi subpaĝojn (laŭ teĥnika vidpunkto)
      1. laŭ asertoj de Airon90 kaj dokumentado de programaro: ne devus funkcii (tamen ja funkcias)
  2. Estas redakta aspekto
    1. ĉu tiaj titoloj estas rekomendindaj ?
      1. laŭ plej multaj esprimitaj opinioj : tio ne estas rekomendinda, eĉ evitinda
      2. mi persone trovas la aferon oportuna, sed se mi sola havas tian opinion, mi ne ĝenos la aliajn per uzo de tia strangaĵo

Konklude, koncerne Zamenhof/Esperanto-Objekto estus bone ŝanĝi tion al Zamenhof-Esperanto-Objekto aŭ alia titolo. Tamen en aliaj fontoj se la afero estas kutime tiel nomita, oni menciu tion en la teksto, kaj eĉ per truko eluzanta {{Titolo}} : {{Titolo|Zamenhof/Esperanto-Objekto}}. Mi provis tion efektivigi sed tio tute ne funkcias! Ŝajnas ke la sistemo ne tion toleras--Arno Lagrange @ 08:56, 24 Aŭg. 2011 (UTC)

69.85.235.3 redakti

Saluton. Mi ĵus malfaris la fuŝojn de 69.85.235.3 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) kaj forbaris la IPulon. Mi proponas en kazo de ripeto forbari la IPulon por ĉiam.--Tlustulimu 15:44, 15 Aŭg. 2011 (UTC)

Gratulojn sed bv. ne forbari porĉiame IP-ulon ĉar tute ne utilas: estas tre simple ŝanĝi IP-adreson. Do, porĉiama forbaro de IP-adreso malhelpas Vikipedion ĉar eblas, ke bonvolema uzanto volus redakti Vikipedion sed Ip-adreso estas forbarita. Pro tio, en it.wiki por forbari IP-adresojn oni forbaras ĝin malebligante ankaŭ la kreadon de nova konto kaj limigante ĝin al neensalutintaj uzantoj. --★ → Airon  15:52, 15 Aŭg. 2011 (UTC)
Eble porĉiama forbaro eviteblas per aktivigo de misuza filtrilo. Mi jam kelkfoje proponis tion. Ja eblas difini filtron, kiu blokas aldonon de certaj tekstoj al artikoloj. La IPulo ĉiam aldonis la saman stultaĵon. --Tlustulimu 16:09, 15 Aŭg. 2011 (UTC)
mi ne scias, ĉu estis voĉdono sed mi ege favoras vian proponon. Mi konas tiun etendaĵon de MediaVikio kaj estas ege utila por kontraŭstari tiajn agojn. Mi ankaŭ prenis el itala Vikipedio Vikipedio:LiveRC kiu estas ilo por kontroli novajn kontribuojn kaj kaŝas aŭ montras redaktojn laŭ agordoj, sed mi ne scias kial ĝi ne funkcias. --★ → Airon  11:38, 16 Aŭg. 2011 (UTC)
Ankaŭ mi subtenus filtrilon, Tlustulimu! -- Yekrats 17:03, 16 Aŭg. 2011 (UTC)

Balotado pri redaktofiltrilo redakti

Tlustulimu multfoje proponis aldonadon de misuza filtrilo al Vikipedio. Tiel, filtroj povas esti starigitaj por aŭtomate bloki problemajn redaktojn. Do, mi volas malfermi la diskuton plu pri la afero, do pliaj vikipediistoj povas voĉi opiniojn.Yekrats 17:22, 16 Aŭg. 2011 (UTC)

Subtenas redakti

  1. #   Por: Yekrats 17:21, 16 Aŭg. 2011 (UTC)
  2. #   Por: --Tlustulimu 17:34, 16 Aŭg. 2011 (UTC)
  3. #   Por: --★ → Airon  17:45, 16 Aŭg. 2011 (UTC)
  4. #   Por: Arno Lagrange @ 20:54, 16 Aŭg. 2011 (UTC)
  5. #   Por: Ziko 21:48, 16 Aŭg. 2011 (UTC)
  6. #   Por: --Crosstor 06:49, 17 Aŭg. 2011 (UTC)
  7. #   Por: CasteloBrancodiskuto 04:54, 31 Aŭg. 2011 (UTC)

Detenas redakti

  1.   Sindetena: ...

Kontraŭ redakti

  1.   Kontraŭ: Mi ne ŝatas ankaŭ pezan kontrolon. --pino 21:02, 16 Aŭg. 2011 (UTC)
  2.   Kontraŭ: Libereco ĝojigas kaj kuraĝigas...--Forstbirdo 20:58, 19 Aŭg. 2011 (UTC)

Komentoj redakti

  • :   Komento: Ĉu necesas traduki kelkajn paĝojn pri la etendaĵo? --★ → Airon  17:45, 16 Aŭg. 2011 (UTC)

Rezulto redakti

Voĉdonantoj
Por 7
Kontraŭ 2
Detenas 0
Rezulto Pora

Kiu povas peti ĉe Meta, ke la misuza filtrilo estu aktivigata? --Tlustulimu 12:17, 9 Sep. 2011 (UTC)

Saluton. Mi ĵus legis en germanaj projektonovaĵoj, ke la misuza filtrilo estis aktivigita en ĉiuj projektoj de WMF. --Tlustulimu 15:33, 27 Sep. 2011 (UTC)

traduko de Vikipedio redakti

Ŝajnas, ke la tradukintoj de vikipedio havas problemojn pri e-participoj. Antaŭ iom da jaroj ĉi tie estis eraro pri "redaktante (artikolon)" kaj nun mi vidas plian tian eraron: Supre de ĉi paĝo aperas teksto pri referendumo. Mi ne tuj komprenis, kion ĝi diras pro unu eraro: anstataŭ "ebligante" en la teksto devas esti "ebliganta".--Sxak 03:05, 17 Aŭg. 2011 (UTC)

Laŭ participoj kiel E-vortoj en PMEG, konstruo per « -ante » estas tute bona. Eble vi ne konsentas kun la frazkonstruo. Mi foje ege rapide tradukas sen profunda pripenso. Se mi devas nun klarigi mian tradukon, mian « ebligante » mi sentas kvazaŭ « kiu ebligas » kun neklara rilato ĉu al disvolvo ĉu al funkcio. « ebliganta » ne ŝajnas al mi pli bona, se ne gramatike, ja stile, pro malklareco. Mi sugestas « funkcio, kiu ebligas » aŭ « funkcio, kiu ebligus ». Kore salutas malzorgema tradukinto--Arno Lagrange @ 05:32, 17 Aŭg. 2011 (UTC)
Mi ne trovis en PMEG, kial vi decidis, ke via frazo estas tute bona. Funkcio, kiu ebligas estas funkcio ebligantA! "ebligante" signifas "samtempe ebligi" kaj ĝia subjekto povas esti nur la subjekto de la frazo! Sekve do (mi ne memkoras kiu frazo estis antaŭe, sed rilate al la nuna formo) "ebligante" en tiu oko signifas, aŭ ke "la vikimedia fondaĵo starigas ... kaj ebligas" aŭ ke "por korekti sugestojn ... kaj ebligi" Sed se temas pri funkcio, kiu ebligas, do povas esti nur "ebliganta".--Sxak 10:06, 17 Aŭg. 2011 (UTC)

Redaktado al paĝoj sen antaŭa diskuto kun aŭtoroj redakti

Mi jam de longe estas tedata de adaj al diversaj de mi iam zorge kreitaj paĝoj redaktoj kiuj parte konsistas el forigo de materialo kiun mi zorge kolektis kaj aranĝis por riĉigi enhavon de Vikipedio aŭ pro diversaj celoj kiuj, laŭ mia vidpunkto, estas plibonigoj. Des pli tedas min ke la redaktanto arogante pravigas sin (kiam provizas resumon) ke oni ne faru tiel, sen ia ajn provo antaŭe diskuti kun verkinto de la disputata materialo.

Mi ade lasis mesaĝojn al la koncernulo, sed ĉar tiu ne ŝanĝas sian sintenon, mi ĉi tie pritraktas la temon. Ĉu necese verki regularon pri tiaj aferoj ? Mia vidpunkto estas simpla: kiam vikipediisto penis por verki paĝojn, se alia uzanto volas plu redakti la saman paĝon, ĉu li simple faras plibonigon al ĝi, kaj estas en ordo, ĉu li opinias ke iuj aferoj estas forigendaj, tiukaze li nepre ekdiskutu la aferon almenaŭ kun la verkinto kaj kun ĉiuj kiujn la temo interesas. Simple forigi materialon sen antaŭa diskuto estas neakceptebla.

pri la preciza diskuto vidu

--Arno Lagrange @ 07:32, 17 Aŭg. 2011 (UTC)

Arno, vi pravas. Kvankam vi laboras en vikio, kie io estas ŝanĝebla, ni estu zorga kaj deca ne malfarante la laborojn de aliaj vikipediistoj. La "ora regulo" regnas: Traktu aliajn homojn kiel vi volas esti traktita. Tamen, mi hazarde kruzis la suprajn redaktojn kaj komentojn. Mi ne opinias ke Airon90 faris malicajn redaktojn. Ŝajnas al mi opinia diferenco pri stilo kaj preferenco, kaj ĝenerale ne estas bona ideo batali pri tio, ĉar iu havas malsaman opinion pri stilo. Do, estas prudenta ne amasŝanĝi artikolojn pri bagatelaj stilŝanĝoj sen konsultante la originalan aŭtoron. --Yekrats 14:11, 17 Aŭg. 2011 (UTC)
Mi redaktis pli, ol 9000 da artikoloj, do fizike mi ne scias kaj ne volas sekvi la postredaktojn. Tiun problemon ankaŭ mi travivis pro hazarda serĉado, sed tio estas bagatela nombro. Aliparte la konstanta babilado pri postredaktoj konsumus multe da energio, do la artikolonombro malrapidiĝos. Cetere VP deklaris la redaktadon por iu ajn. Eble estas solvo, se la aŭtoro faras noton (ŝablonon) en la teksto, sed tio ne estu deviga.--Crosstor 06:58, 18 Aŭg. 2011 (UTC)

Fundraiser 2011 translation redakti

Hi! I am Jon Harald Søby, and I work for the Wikimedia Foundation during the 2011 fundraiser. I am looking for people who can help coordinating the translations into Esperanto for this year's fundraiser. The coordinator task is to help find translators and quality checkers, and make sure the translations are done in time. If you want to help out with coordinating, translating or quality checking, add your name to this list or send me an e-mail at jsoby@wikimedia.org. Jsoby23:16, 18 Aŭg. 2011 (UTC)

Fuŝas lastatempe {{Bdv-averto}} redakti

Mi konstatis ke ŝablono por vivantaj homoj kiun mi aldonis en decembro ({{Bdv-averto}} lastatempe fuŝas. Ĝi estas vokita enMediaWiki:Common.js, kaj intenciis aldoni averton por esti zorgema pri artikoloj pri vivantaj homoj. Ĝi funkciis bone plurmonate, sed nun ĝi ne plu funkcias, sed anstataŭe provas montri dokumentan paĝon. Ĉu iu povas vidi kion fuŝis? Dankon... -- Yekrats 12:45, 19 Aŭg. 2011 (UTC)

La 13an de aŭgusto Airon90 (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) faris ŝanĝon al la ŝablono ... mi malfaris ĝin, kaj nun estas en ordo.AL @ 14:06, 19 Aŭg. 2011 (UTC)
Mi donis al {{Redakta-kapaĵo-dok}} dokumentadon. Ĉu iu povus aldoni pliajn klarigojn laŭ en:Template:Editintro documentation?--Tlustulimu 15:21, 19 Aŭg. 2011 (UTC)
Saluton. Mi ĵus aldonis ion al la ŝablona dokumentado laŭ la jam menciita angla versio. Espereble mi bone komprenis la anglaĵon dum la tradukado. Alie bonvolu korekti tion. --Tlustulimu 12:09, 3 Sep. 2011 (UTC)

Malferma Tago redakti

 
Ĉu vi rememoras pri novembro 2008?

Saluton, kiu el vi intencas veni al la Malferma Tago de UEA, 26-an de novembro 2011? Eventuale ni povas fari ion belan kun Vikipedio tie.--Ziko 18:58, 19 Aŭg. 2011 (UTC)

Mi estos tiam en la regiono, supozeble mi do povos ĉeesti. Eble oni faru komunan programeron per kiu raportu pri Wikimania en Israelo,esperanta Vikimanio en Svitavy (tiam ĝi jam estos okazinta), aktuala stato de WikiTrans (kun kunlaboro dume de mi neglektata, sed certe estos novaĵoj tiam jam), kampanjo por plibonigi la nacilingvajn priesperantajn artikolojn (kiun nun je mia propono aprobis la komitato de UEA), la 150.000-artikola jubileo ktp. Ĉu Ziko vi pretus iom kunordigi la tuton? (principe: aranĝi ĝian enprogramigon kun la CO, interkonsenti kun enhavkontribuantoj) Marek "Blahma" BLAHUŠ 08:30, 22 Aŭg. 2011 (UTC)
Bone, mi estas kolektanta. Retmesaĝo al mi kun proponoj bonvenas.--Ziko 13:54, 24 Aŭg. 2011 (UTC)
Mi planas tiam esti en Usono, bedaŭrinde. --Chuck SMITH 09:58, 27 Aŭg. 2011 (UTC)
Neverŝajnas ĉeesto, mi verŝajne ankoraŭ estos en Brazilo. Supozeble 'ĉeesto' per interretaj rimedoj estus eblo, sed tio dependos tute de vi kaj mi ne kalkulos je tio. --LaPingvinoDiskutu 14:45, 29 Aŭg. 2011 (UTC)
Saluton, ĝis nun ŝajne nur Marek venos al la Malferma. Eventuale ni havu nur la prelegon sabate, kaj rezignu pri la konferenco je dimanĉo?--Ziko 18:48, 2 Okt. 2011 (UTC)

Vandalo redakti

interlingvae

(Me excusa, io non pote leger ni scriber Esperanto; io habe que usar Interlingua.)

In ia.wiki, un vandalo (Alberto Viñals, "LeJedi") ha itere attacate nostre wiki. Ben que nos ha blocate su contos de evasion itere, como nos ha blocate su IPs anonymose, il sol crea nove contos e attaca de nove IPs. Se pare que il crede que le idea de un "interlingua Wikipedia" esse promover e scriber ulle interlingua (como un nomine commun), e non le Interlingua (como un nomine proprie). Pro isto, il reimplacia le contento de paginas con articulos scribite in su proprie lingua auxiliar. Iste vandalismo non esse limitate a Wikipedia (il esse attacante altere sitios re Interlingua in le web, e etiam le wikipedia in Interlingue); pro isto, io crede que ulle wiki in o re linguas auxiliar ha un risco de esser usate pro promover su proprie lingua.

Si nos in ia.wiki finalmente pote blocar illo permenantemente, esse probabile que il initiara attacar eo.wiki pro essayar convertir lo a un wiki pro su proprie lingua. Vigila, eo.wiki! Almafeta 09:00, 21 Aŭg. 2011 (UTC)

Resumo: iu uzanto (Alberto Viñals, "LeJedi") ade fuŝas interlingvaan vikipedion por promocii iun alian planlingvon. Almafeta supozas ke tiu homo povus ataki ankaŭ Esperantan Vikipedion. Ni estu singardemaj. AL @ 09:25, 21 Aŭg. 2011 (UTC)

EEU proklamis la jaron 2012 « Jaro de Tibor Sekelj » pro la 100-jariĝo de lia naskiĝo redakti

 
Vojaĝceloj de Tibor Sekelj
 
 
Tibor Sekelj
1912-1988
Mondcivitana/ jugoslava ĵurnalisto, esploristo, verkisto kaj juristo,
E
41 lingvoj

Okaze de la centjariĝo de Tibor Sekelj eble la plej konata Esperantisto ekster la esperanto-movado, EEU proklamis 2012 « La Jaro de Tibor Sekelj ». Antaŭvide de tio penoj estos faritaj por pli bone konigi Tiboron. Pro tio mi ampleksigis la artikolon pri li, kolektis grafikan materialon kaj ekprovizis iom en la artikolan paĝon. Jam en 2009 la temulo estis elektita en Meta-vikipedio kiel temo de « Traduko de la semajno » el kio sekvis ke nombro da lingvoj en kiuj estas vikipediaj artikoloj saltis de 8 ĝis 22. La venonta celo estas ampleksigi la jam ekzistantajn artikolojn kaj estigi artikolojn en pluaj lingvoj. Bonvolu partopreni :

  1. ampleksigu artikolojn en lingvoj kiujn vi regas
  2. kreu artikolojn en novajn lingvojn
  3. Limdato : 31/12/2011. (Sekelj naskiĝis la 14an de februaro 1912).

--Arno Lagrange @ 15:28, 22 Aŭg. 2011 (UTC)

Invitas vin Arno Lagrange @ aliĝi al la projekto prezentita en paĝo kreita ene de la Projekto:Vizaĝoj :
Projekto:Vizaĝoj/Tibor Sekelj
Mi proponas la artikolon kiel elstara artikolo. bonvolu voĉdoni ! AL @ 14:28, 24 Aŭg. 2011 (UTC)
Saluton. Bedaŭrinde en la Komunejo okazis forigo de multaj bildoj (Vidu ankaŭ ĉidekstre). Kiu scias, kiel rearanĝi ilin iel, se eblas?--Tlustulimu 19:06, 14 Sep. 2011 (UTC)
Mi batalas kun Erszebet -la vidvino de Tibor-, Zlatko Tiŝlar, Djordje Dragojlovic kaj Mihaly Novak por atingi ke iuj el la alŝutitaj bildoj estu restarigitaj post hasta forigo de administrantoj en komunejo, kiuj konsideras ke ni ne rajtas publikigi fotojn de Tibor kvankam ni provizis permesojn de posedantoj. Ni kolizias kun kafkaeca obstina sinteno de administrantoj kiuj pretekste de respekto de aŭtorrajto malpermesas al posedantoj de dokumentoj publikigi ilin. --Arno Lagrange @ 09:39, 23 Sep. 2011 (UTC)

du kontoj redakti

mi forgesis mian pasvorton, do mi kreis novan konton. kiel mi forjeti la malnovan konton aŭ kombini la du kontojn? —La komenton aldonis, sen subskribo, Reniporter (diskuto • kontribuoj)

Saluton, Reniporter. Ne eblas forĵeti malnovan konton. Sed administrantoj povas forbari ĝin, por ke hakulo (angle hacker) ne povu misuzi ĝin. Krome mi rekomendas al vi, ke vi enskribu vian retpoŝtan adreson ĉe viaj preferoj, tuj sur la unuan paĝon, sed tre malsupre. En kazo de denova forgeso de pasvorto, vi povas igi al la softvaro sendi al vi novan pasvorton. Amike --Tlustulimu18:00, 23 Aŭg. 2011 (UTC)

Kontribuo al vaka pagho redakti

Mi venis el "Lingva tipologio" al vaka pagho "tripartita lingvo". Mi neniam kreis ion por Vikipedio, sed Esperasnton kiel morfosintaksan lingvon tripartitan mi analizas jam 5 jarojn kaj deziras kontribuui al tiu chi pagho. Tamen mi neniam konstruis ion por retpaghoj kaj ne emas riski por ne fushi. Mi venis al Helpopagho kaj trovis, ke ghio kalendaro montras merkredon anstataw vendred, do dum du tagoj neniu aperis chi tie. Kion do fari? vbanaitis@gmail.com —La komenton aldonis, sen subskribo, 86.100.240.82 (diskuto • kontribuoj)

Saluton. Mi eĉ ne sciis, ke en helpopaĝo estas kalendaro. Kie vi vidis ĝin? --Tlustulimu 17:04, 26 Aŭg. 2011 (UTC)
 
Greasemonkey-Skript "viaf"

Karaj amikoj! Bv. traduki la klarigojn ĉe Uzanto:Леонид Розенфельд/Greasemonkey-Skript al Esperanto. Bv. enmeti la tradukon malsupre en la paĝon. Antaŭdankon! Amike ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏[2]‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 23:10, 26 Aŭg. 2011 (UTC)