Á Sprengisandi (laŭvorte Sur Sprengisandur) estas islanda poemo de Grímur Thomsen el la 1861 jaro kiu iĝis popolkanto danke al genia muzikigo fare de Sigvaldi Kaldalóns.

Sprengisandur

Teksto redakti

Islande Esperante

Ríðum, ríðum, rekum yfir sandinn,
rennur sól á bak við Arnarfell.
Hér á reiki' er margur óhreinn andinn
úr því fer að skyggja á jökulsvell.
Drottinn leiði drösulinn minn,
drjúgur verður síðasti áfanginn.

Ni rajdas, rajdas, rapide super la sablo,
la suno malleviĝas post Arnarfell.
Tie ĉi ekzistas multaj nepuraj fantomoj,
pretaj elveni el la glaĉeraro.
Ho Sinjoro, konduku mian ĉevalon,
ĉar la lasta vojero estos malfacila.

Þei þei, þei þei. Þaut í holti tófa,
þurran vill hún blóði væta góm,
eða líka einhver var að hóa
undarlega digrum karlaróm.
Útilegumenn í Ódáðahraun
eru kannski' að smala fé á laun.

Pst, pst, pst, pst. Sur ŝtona monteto kuras vulpo,
kiu intencas malsekigi la buŝon per sango,
aŭ eble iu viro vokis
kun stranga basa voĉo.
La fifamigitaj el Ódáðahraun
eble kaŝe paŝtas la ŝafojn.

Ríðum, ríðum, rekum yfir sandinn,
rökkrið er að síga' á Herðubreið.
Álfadrottning er að beisla gandinn,
ekki' er gott að verða' á hennar leið.
Vænsta klárinn vildi' ég gefa til
að vera kominn ofan í Kiðagil.

Ni rajdas, rajdas, fulme super la sablo,
la krepusko ekregas ĉe Herðubreið.
La reĝino de la elfoj jam bridas sian ĉevalon,
kiun survoje trafi ne rekomendendas.
Mi fordonacus la plej fortan el miaj ĉevaloj,
se mi jam estus alveninta transe je Kiðagil!

Fono redakti

Grímur Thomsen verkis Á Sprengisandi en aŭgusto 1861.[1]

Sprengisandur en la centra altebenaĵo de Islando estas tre malnova strato kiu jam mezepoke estis uzata por veni suden disde la nordo. Pro la multo da tujaj veterŝanĝoj kaj malabundo da akvo vojaĝoj tieaj estis danĝeraj. La lokuloj estis konvinkitaj ke troloj kaj fantomoj kaj ĉe la rando de la societo vivantaj uloj tie aktivas. La rajdantoj sekve intencis nur dumtage kaj kiel eble plej rapide transiri. La valo de Kiðagil kvazaŭ estas simbolo de finfina kaj sekura alveno al la vojaĝocelo.

melodio

La komponisto kaj kuracisto Sigvaldi Kaldalóns kreis por la poemo rajdmuzikon en la jaro 1913-a.[2]

Literaturo redakti

  • Íslandshandbókin. Volumo 2. Örn og Örlygur, Reykjavík 1989

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Hallfreður Örn Eiriksson: "Sagnir og þjóðkvæði í skáldskap Gríms Thomsens". Ĉe: Gripla 1/1982, p. 164 timarit.is tie ĉi interrete
  2. Ragnar Ásgeirsson: "Sigvaldi Kaldalóns, læknir og tónskáld." Ĉe: Heimskringla, 48/1946, p. 5timarit.is