Sigvaldi Kaldalóns

Sigvaldi Kaldalóns (naskiĝinta Sigvaldi Stefánsson la 13-an de januaro 1881 en Rejkjaviko, mortinta samloke la 28-an de julio 1945 estis islanda kuracisto kaj komponisto. Lia frato estis la kantisto Eggert Stefánsson kiu modelis por la ĉefpersono en la romano Brekkukotsannáll de Halldór Laxness.[1]

Sigvaldi Kaldalóns
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1881 (1881-01-13)
en Rejkjaviko
Morto 28-an de julio 1946 (1946-07-28) (65-jaraĝa)
en Islando
Ŝtataneco Islando
Okupo
Okupo kuracistokomponisto
vdr

Vivo kaj agadoj redakti

Estante filo de masonisto kaj akuŝistino[2] En 1908 Sigvaldi diplomiĝis ĉe la medicina altlernejo Læknaskólinn (kiu de 1911 iĝis parto de la Universitato de Islando). Plukleriĝo eblis en Kopenhago kie li ekkonis kaj eŭropan muzikon kaj la postan edzinon, la flegistinon Karen Margrethe Mengel Thomsen.

Post reveno al Islando vivis Sigvaldi inter 1910 kaj 1921 sur la bieno Ármúli proksime de la golfeto de Kaldalón en la Uestaj Fjordoj. Tie li deĵoris kiel distrikta kuracisto. Samtempe li ekigis komponadon de artaj kantoj; lia frato Eggert Stefánsson, kiu faris eksterlande trejniĝon kantistan, miris la talenton de li kaj kuraĝigis lin daŭrigi. La fratoj en 1913 okzazigis la unuajn publikajn koncertojn kun kantoj de Sigvaldi, kiu laŭ la loĝeja zono eknomis sin Kaldalóns. Prezentiĝis jam tiam la plej fama kanto de li, la rajdista muzikaĵo Á Sprengisandi laŭ teksto de Grímur Thomsen. Ĝi ege popularas ĝis nun. Aliaj konataj kantoj de Sigvaldi Kaldalóns estas ekz. Suðurnesjamenn kaj Ísland ögrum skorið.

De tifo-malsaniĝo el la 1917-a jaro neniam estis kompleta saniĝo. Deĵoro kuracista en diversaj distriktoj de Islando estis kontinuigata. En 1945 venis transloĝiĝo Rejkvavikon.

Publikigoj (elekto) redakti

  • Söngvasafn Kaldalóns. Sigurður Þórðarson, Reykjavík 1916.
  • Söngvar Kaldalóns. Reykjavík 1923–1938

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Halldór Guðmundsson: Halldór Laxness. Eine Biographie, btb, Münĉen 2009, ISBN 978-3-442-73918-9, p. 415
  2. Ragnar Ásgeirsson: online "Sigvaldi Kaldalóns, tónskáld." - Ĉe: Morgunblaðið, 7.8.1946, p. 7