Álvaro Vásquez Osorio

Álvaro Vásquez Osorio estas kolombia entreprenisto kaj politikisto naskita en Medellín la 31-an de Marto de 1953.

Álvaro Vásquez Osorio

Kolombia entreprenisto kaj politikisto
Persona informo
Naskiĝo 1953
en Medellín, (Departemento Antjokio, Kolombio)
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Lia patro estis vendisto kaj komercisto. Li havas kvin fratinojn kaj unu frato

Li komencis sian mezlernejon, dum du jaroj, en la municipo Jericó (sudokcidente de Antjokio) kaj ĝin finis en Medellín, en mezlernejo "Colegio San José".

Ekde sia frua juneco li estis negocema: ĉirkaŭ 12-jaraĝa li ludonis bildstriajn gazetojn kaj biciklojn, kaj vendadis manĝajetojn al aliaj infanoj, kaj dum la finaj jaroj de mezlernejo kontraktis orkestrojn, manĝaĵojn kaj drinkaĵojn por la festoj de la samkursanoj.[1] Ekde tiu epoko li ankaŭ interesiĝis pri la Grafikaj artoj ĉar li eldonadis ĵurnalon kaj gazeton por la lernejanoj. Du jarojn antaŭ fini mezlernejon li havis propran tipografian atelieron hejme. Pri tiu fako li lernis pli en la kolombia Nacia Servo por Lernado (SENA ) kaj en la jam malaperinta Eldonejo Bedout.

Post la mezlernejo, danke al gajnita stipendio per studentinterŝanĝo, li vojaĝis al Usono kie li fariĝis teknikisto pri Grafikaj artoj en la Upper Bucks Technical School Arkivigite je 2011-10-02 per la retarkivo Wayback Machine, de Pensilvanio. En sia reveno al Kolombio li alportis maŝinojn por pligrandigi sian presejon, kiu poste iĝis granda eldonejo kun 540 laboristoj.

Li estas inĝeniero pri administrado el la Nacia Universitato de Kolombio kaj advokato el la Universitato de Antjokio (Medellín, Kolombio).

Lia ŝato por la sporto igis lin praktiki bicikladon kaj tenison, kaj eĉ fariĝi trejnanto pri ĉi lasta sporto en la Nacia Universitato de Kolombio, en Medellín.[2] En ambaŭ sportoj li gajnis ĉampionadojn de universitata kaj departementa niveloj.

En 1978 li estis unu el la finaj konkursantoj en la kolombia Nacia Festivalo de Improvizrimado.

En 1980 li edziĝis, unuafoje, al fraŭlino Luz Amparo González, advokatino, kun kiu li havis du filojn: Santiago kaj Andrés, kaj unu filinon: Verónica. Li edziĝis, duafoje, al fraŭlino Lina María Echeverri kun kiu li havis filon nomata Martín

Kiel entreprenisto, li fondis kompaniojn "Editora Nacional de Colombia", "Comercial Papelera" kaj eldonejon "Iris", en la fakoj de presado, papero kaj pakaĵoj.

Álvaro Vásquez laboris en pluraj postenoj en la privataj kompanioj kaj ŝtataj organizaĵoj:

  • Ĝenerala Direktoro de eldonejo "Editorial Piloto"
  • Direktoro pri merkatiko kaj vendado en "Helados La Fuente" fabriko de glaciaĵoj.
  • Ĝenerala Direktoro de la Antjokia Societo de Inĝenieroj kaj Arkitektoj (SAI ) dum 19771980, kaj prezidanto de tiu organizaĵo dum 19891992.
  • Direktoro pri Planado de la Municipo Medellín ekde Junio de 1992 ĝis Aprilo de 1994, dum la urbestrado de Luis Alfredo Ramos Botero.
  • Sekretario de la Departementaj Financoj de Antjokio ekde Januaro ĝis Aŭgusto de 1995, dum la departementestrado de Álvaro Uribe Vélez.
  • Konsilanta Ministro en la Ambasadejo de Kolombio en Argentino ekde Marto de 2004 ĝis Oktobro de 2006 dum la una prezidenteco de Álvaro Uribe Vélez.
  • Ĝenerala Direktoro de la Instituto por Disvolvo de Antjokio (IDEA Arkivigite je 2011-02-04 per la retarkivo Wayback Machine ) ekde la 1-a de Januaro de 2008 ĝis la 29-an de Oktobro de 2010.

Li ricevis pluraj honorigoj el privataj kaj ŝtataj organizaĵoj:

  • Juna Administranto de Antjokio, fare de la antjokia sekcio de la "Junior Chamber International", en 1991.
  • Juna Administranto de Kolombio, fare de la kolombia sekcio de la "Junior Chamber International", en 1992.
  • Nacia Premio al Eksportisto, fare de la kolombia Nacia Asocio de Ekstera Komerco (ANALDEX ), en 1992
  • Gajninto, en 1994 de Konkurso pri Kreo de Entrepreno, fare de la Komercĉambro de Medellín Arkivigite je 2007-06-23 per la retarkivo Wayback Machine kaj la kolombia Nacia Servo por Lernado (SENA ).
  • Gajninto, en 1994 de konkurso AMSUD III, pro verko kiun li skribis, fare de la svisa registaro.
  • Ricevinto de la Medalo Gonzalo Mejía, fare de la municipa estraro de Medellín.

Politika vivo redakti

Li komencis sian rektan rilaton kun politiko komence de 1992, kiam S-ro Luis Alfredo Ramos Botero, tiame kandidatiĝanta por urbestro de Medellín, nomumis lin kiel komisiito pri la reklamado de sia politika kampanjo. Kiam S-ro Ramos jam estis elektita, li nomumis S-ron Vásquez kiel Direktoro pri Planado de la Municipo. Post du jaroj en tiu posteno, S-ro Ramos proponis al Álvaro Vásquez kandidatiĝi por la sekvonta elekto de urbestro, kion li akceptis, do, S-ro Vásquez rezignis sian ŝtatan postenon en Aprilo de 1994 kaj fariĝis kandidato al urbestreco, ĉar tiutempe, lauleĝe, ŝtata funkciulo devis rezigni sian postenon almenaŭ 6 monatojn antaŭ la celata elektado.

Tiufoje li ne estis elektita kiel urbestro, kaj Álvaro Uribe Vélez, kiu akompanis lin dum la kampanjo kaj tiam estis elektita kiel departementestro, nomumis lin Sekretario de la Departementaj Financoj, posteno kiun li okupis ekde Januaro de 1995, sed en Aŭgusto samjara li rezignis por atenti kaj solvi la problemojn de ekonomia krizo en siaj privataj entreprenoj, frapitaj precipe per troa prezaltiĝo de la papero.

En 2004, la tiama prezidento Álvaro Uribe Vélez nomumis lin Konsilanta Ministro en la Ambasadejo de Kolombio en Argentino, posteno kiun li tenis ĝis Oktobro de 2006.

En Januaro de 2008, la tiame enoficiĝanta departementestro, Luis Alfredo Ramos, nomumis lin Ĝenerala Direktoro de la Instituto por Disvolvo de Antjokio (IDEA), posteno kiun li tenis ĝis la 29-an de Oktobro de 2010, kiam li rezignis por povi kandidatiĝi por departementestro.

Álvaro Vásquez estis do kandidato de la Kolombia Konservisma Partio por fariĝi departementestro de Antjokio, dum la periodo 2012.01.01—2015.12.31, en popola balotelekto okazinta la 30-an de Oktobro de 2011. Por tiu kandidateco li estis elektita, el grupo de pluraj sampartiaj antaŭkandidatoj, la 29-an de Majo de 2011 danke al 110.508 popolaj voĉdonoj (46,2%) el 239.146 (100%) validaj voĉdonoj (el 269.126 totala nombro de voĉdonoj).[3]

En la elekto de la 30-a de Oktobro de 2011 li atingis duan lokon per ≈ 540.150 voĉdonoj (≈ 29% el la validaj voĉdonoj), dum la gajninto, Sergio Fajardo Valderrama, estis elektita departementestro danke al ≈ 922.403 voĉdonoj (≈ 49.4% el la validaj voĉdonoj).

Referencoj redakti

  1. Intervjuo kun Álvaro Vásque Osorio. Elsendita per radio en Junio de 2011. Dosiero WMV elŝutebla el Interreto Arkivigite je 2011-10-11 per la retarkivo Wayback Machine. Ekzistanta la 4-an de Oktobro, 2011.
  2. Intervjuo kun Luis Pérez Gutiérrez. Elsendita per radio en Oktobro de 2011. Dosiero WMV elŝutebla el Interreto[rompita ligilo]. Ekzistanta la 21-an de Oktobro, 2011
  3. Resultados Consolidados de la Consulta Interna del Partido Conservador Colombiano 2011 para Gobernador de Antioquia. Registraduría Nacional del Estado Civil de Colombia. Dosiero PDF elŝutebla el Interreto Arkivigite je 2016-03-12 per la retarkivo Wayback Machine. Ekzistanta la 4-an de Oktobro, 2011.