Íllora [Iĝora] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco de Granada, sude de Hispanio. Ĝi estas en la orienta parto de la komarko de Loja. Limas kun la municipoj granadaj Moclín, Pinos Puente, Valderrubio, Moraleda de Zafayona, Villanueva Mesía, Montefrío, kaj kun la municipo ĥaena Alcalá la Real.

Íllora
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18260
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 951  (2023) [+]
Loĝdenso 50 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 17′ N, 3° 53′ U (mapo)37.288333333333-3.8797222222222Koordinatoj: 37° 17′ N, 3° 53′ U (mapo) [+]
Alto 759 m [+]
Areo 197,4 km² (19 740 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Íllora (Provinco Granado)
Íllora (Provinco Granado)
DEC
Situo de Íllora
Íllora (Hispanio)
Íllora (Hispanio)
DEC
Situo de Íllora

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Íllora [+]
vdr
Situo de Íllora en la provinco de Granada.

La municipo illota enhavas la kernojn Íllora — municipa ĉefurbo —, Alomartes, Tocón, Escóznar, Obéilar – konata ankaŭ kiel La Estación de Íllora –, kaj Brácana, same kiel la disaj domaroj Ventas de Algarra, Vallequemado kaj La Alhondiguilla.