Moclín

Moclín [moKLIN] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco de Granada, sude de Hispanio. Ĝi situas sur la orienta pinto de la komarko de Loja. Ĝi limas kun la municipoj granadaj Montillana, Colomera, Atarfe, Pinos Puente kaj Íllora, kaj kun la municipo ĥaena Alcalá la Real. Tra ĝia municipa teritorio fluas la rivero Velillos.

Moclín
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18247 (Moclín)
18248 (Olivares, Tiena)
18249 (Limones, Puerto Lope, Tózar)
18569 (Gumiel)
Demografio
Loĝantaro 3 558  (2023) [+]
Loĝdenso 31 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 20′ N, 3° 47′ U (mapo)37.34-3.7858333333333Koordinatoj: 37° 20′ N, 3° 47′ U (mapo) [+]
Alto 1 045 m [+]
Areo 113 km² (11 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Moclín (Provinco Granado)
Moclín (Provinco Granado)
DEC
Moclín
Moclín
Situo de Moclín
Moclín (Hispanio)
Moclín (Hispanio)
DEC
Moclín
Moclín
Situo de Moclín

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Moclín [+]
vdr
Situo de Moclín en la provinco de Granada.

La municipo moklina enhavas la kernojn Moclín, Puerto Lope, Olivares — inklude la kvartalojn Las Casillas, Cerro Alto, Cerro Bajo, Las Majadillas, Nacimiento kaj Yesares —, Tiena, Tózar, Limones kaj Gumiel. Menciindas ke, spite esti nomata municipo kaj esti ties ĉefurbo, Moclín estas la kvina kerno — el sep — laŭ la nombro da loĝantoj.