Ĉakmool

ĈakmoolChac mool estas tipo de antaŭkolumbaj skulptaĵoj de Mezameriko kiuj aperis komence de la de la Postklasika Periodo en diversaj lokoj de la regiono. La termino estis stampita en 1875 de la esploristo Augustus Le Plongeon, kiu malkovris tiun tipon de skulptaĵoj por la unua fojo en Jukatano. Li mem proponis la nomon "Chac Mool" (Ruĝa Krifo (de jaguaro)) en jukatana majaa,[1] pensante ke temas pri reganto kun la nomo Tigro aŭ Jaguaro.[2]

Unu de la skulptaĵoj de Chac Mool kiuj estis trovita en Chichén Itzá.

Tiu tipo de statuoj aperis en Mezameriko komence de la Postklasika Periodo, kaj estas asocia al la toltekoj. Kelkaj ekzempleroj estis trovitaj en Tollan-Xicocotitlan (Tula) kaj Chichén Itzá, kaj tiu fakto estas unu de la argumentoj uzitaj en la debatoj pri la rilatoj inter tiuj du lokoj. Krome, oni konas aliajn pecojn devenajn el Ihuatzio (Michoacán) kie oni nomas ilin Purepeĉoj de Uaxanoti (kiu sidas),[3] Quiriguá (Gvatemalo), Cempoala (Veracruz) kaj la Granda Templo de Tenoĉtitlano, inter aliaj.

NotojRedakti

  1. El enigma de los Chac Mool Alirita la 16an de julio 2020.
  2. An Account on the Statue Called Chac-Mool Discovered in Yucatan de Dr. Augustus Le Plongeon. Journal of the American Geographical Society of New York, Stephen Salisbury. Jr., Volume 9 p 142-148
  3. Diccionario de Mitologia y Religión de Mesoamérica, Yolotl González Torres. Editorial Larousse, pp. 56 & 57

BibliografioRedakti

  • Juárez Cossio, D. (Julio 2014). Conaculta. Rekuperita la 6an de decembro 2014, de Arqueología, julio 2014: Chac mool: [1]
  • Matos Moctezuma , E. (2011). México desconocido. Rekuperita la 6an de decembro 2014, de Chac Mool: misteriosa escultura mesoamericana: [2]

Eksteraj ligilojRedakti