Ĉamameo (gvarania lingvo: chamamé [ĉamaME], hisp.: polka correntina) estas stilo de la popolmuziko de Argentino. Ĝi esta disvastigita precipe en la provinco Corrientes. Ĝi estas danco en 6/8-takto, kiu ege similas al polko.

La stilo ekestis dum la kolonia epoko, kiam la jezuitoj provis misii la gvaraniojn. Ĉar multaj misiistoj devenis de orienta Eŭropo, dancoj el iliaj devenlandoj – ĉefe la polko - disvastiĝis ankaŭ en la jezuitaj misiokolonioj de Sudameriko. La indiĝena loĝantaro miksis ĉi tiujn influojn kun sia propra muziko, ĉamameo do estas rezulto de stilintermikso. Fama muzikisto de ĉamameo estas la akordionisto Raúl Barboza.