Ĉeĥa-Slovaka Ortodoksa Eklezio

La Ĉeĥa-Slovaka Ortodoksa Eklezio (Ĉeĥoslovaka Ortodoksa Eklezio ĝis 1993) estas unu el la aŭtokefalaj eklezioj de la ortodoksa komunio.

Ĉeĥa-Slovaka Ortodoksa Eklezio
konfesio • sendependa ortodoksa eklezio
Komenco 1951 vd
Lando(j) SlovakioĈeĥio vd
Sidejo Prešov
Lingvoj

slovaka lingvo
ĉeĥa lingvo
slavono

Retejo Oficiala retejo
vdr
Ĉeĥa-Slovaka Ortodoksa Eklezio
Ĉeĥa Ortodoksa eklezio en Olomouc
Geografiaj lokoj Ĉeĥio kaj Slovakio
Fondinto Cirilo kaj Metodo
Nombro de membroj 100 000
vdr

Ĝi fondiĝis en 1921, kiam Matěj Pavlik (konata eklezie kiel Gorazdo) estis ordinita episkopo de la malgranda ortodoksa komunumo de Ĉeĥoslovakio, ĉefe konsistinta el skismanoj venintaj el la romkatolika eklezio aŭ de orientaj katolikaj eklezioj. En la komenco ĝi dependis de la Serba Ortodoksa Eklezio, sed en la jaro 1923 la Patriarko de Konstantinopolo koncedis la memstarecon. Poste, parto de la sekvantoj de Pavlik disiĝis kaj kreis protestantan eklezion.

Dum la Dua Mondmilito, ĝi suferis la nazian subpremadon, kaj estis ekzekutitaj multaj pastroj. Pavlik mem estis ekzekutita akuzita je rifuĝigado de la murdistoj de la nazianoj Reinhard Heydrich. Pavlik estis sanktigita kiel Sankta Gorazdo, de la Ĉeĥoslovaka Eklezio en 1987.

La patriarkato de Moskvo koncedis la memstarecon al ĝi en 1950 kaj la Patriarko de Konstantinopolo konfirmis ĝin en 1998. Post la divido de Ĉeĥoslovakio, en 1993, la Eklezio dividiĝis en du metropolitaj provincoj sed kunvenante en sama sinodo. Inter ambaŭ ili nur havas ĉ. 75 000 kredantojn.

Eksteraj ligiloj redakti