Ĉeĥa Fervojista Sekcio

Fervojista Sekcio de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (FSĈEA), landa asocio de IFEF

Evidente la fervojistoj en la nuna ŝtata tereno de Ĉeĥio dekomence vigle agadis en la faka Esperanto-movado.

"Fervoja Esperantisto" jam en 1911 anoncas 29 membrojn de IAEF (Internacia Asocio de la Esperantistoj Fervojistoj) en Bohemio kaj Moravio, inter ili Josef BLAZEK. Sed laŭ aliaj fontoj jam pli frue unuopuloj aktivis, precipe en Olomouc.

La sekcio finis sian agadon la 24-an de oktobro 2009, kiam ĝi transformiĝis en memstaran organizon Ĉeĥa Fervojista Esperanto-Asocio.