Ĉeĥov-muzeo en Jalto
Ĉeĥov-muzeo en Jalto (alinome "Blanka vilao") troviĝas en la domo, en kiu la granda rusa verkisto Anton Ĉeĥov loĝis ekde septembro 1899. Inter ceteraj Ĉeĥov-muzeoj ĝi estas la plej riĉa je diversaj eksponaĵoj.
Antaŭ la konstruo de la domo Ĉeĥov jam kelkfoje estis kuracata en Jalto kontraŭ ftizo. En ĝi li loĝis la lastajn jarojn de sia vivo kun interrompoj ĝis morto en 1904. Ĉi tie aperis kelkaj liaj ĉefverkoj:
- Tri fratinoj 1900
- Ĉeriza ĝardeno 1903
- Damo kun hundeto 1899
Post morto de la verkisto la muzeon fondis (kaj dum multaj jaroj prizorgis) lia fratino Maria Pavlovna Ĉeĥova.
Nun la domo troviĝas ene de la urbo laŭ la adreso:Ukrainio, Krimeo, Jalto "Kirov-strato, 112" kaj facile atingeblas piedire aŭ per urbaj transportiloj. La muzeo estas unu el la plej ofte vizitataj historiaj vidindaĵoj de Jalto.
Eksteraj ligiloj
redakti- [1] Arkivigite je 2012-08-06 per la retarkivo Wayback Machine Ĉeĥov en Jalto ruse angle
- [2] Arkivigite je 2011-10-19 per la retarkivo Wayback Machine Blanka vilao ruse