Ĉeboksara Esperanto-Centro

Ĉeboksara Esperanto-Centro estis fondita februare 2003 en urbo Ĉeboksari (Rusio) fare de la kvinpersona establa komitato kun la celo helpi al la Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko, Rusia Esperantista Junulara Movado (REJM) kaj eventuale al aliaj esperanto-organizoj realigi siajn celojn. Kiel ĉefa rimedo de la agado estas elektita projektoverkado. Ĉe la Centro funkcias libroservo, biblioteko. Ekde fino de 2004 la centro havas sian sidejon laŭ la adreso: ul. Kalinina 102/1, bushaltejo "Ĉeboksarskij trikotaĵ".

Ekde la 1a de oktobro 2003 ĝis la 21-a de novembro 2004 kiel oficisto de la Centro estis Aleksandra Fedotova, kiu post elektiĝo kiel prezidanto de la Asocio, ne plu laboras kiel oficisto, sed iĝis membro de la Centro.

La establa komitato de la Centro:

  • Aleksandr Blinov - prezidanto
  • Aleksandra Fedotova
  • Danil Kapitonov
  • Ekaterina Burmisova (Predaĉenko)
  • Irina Stomenskaja (ekde la januaro 2004, kiu anstataŭis Ekaterina Evlampieva, kiu translokiĝis al Moskvo)
  • Konstantin Viĥrov - librotenisto

En sia kunveno - la 27-an de novembro 2004, la komitato de la Centro disdividis la taskojn plenumatajn fare de la oficisto inter la membroj de la komitato.