Ĉikaga transirejo

La ĉikaga transirejo estas konektejo inter la basenoj de la rivero Misisipo kaj la Grandaj Lagoj.

Kvankam la baseno de Misisipo proksimiĝas je malpli ol du kilometroj al lago Miĉigano, ĝi nature ne havas konekton al ĝi. Kelkloke la alteco de la apartiga ĉeno de montetoj estas nur 17 futoj (5,2 metroj) super la nivelo de la lago. Breĉo en tiu ĉi ĉeno povus kaŭzi, ke la Grandaj Lagoj fluu al la Golfo de Meksiko.

La transirejon malkovris eŭropanoj en 1637, kiam la francaj esploristoj Louis Joliet kaj Jacques Marquette kanote esploris Misisipon. Indianoj donis al ili konsilojn, laŭ kiuj ili iris laŭ la riveroj Ilinojso kaj Des Plaines. Proksime de la enfluejo de rivero Des Plaines al rivero Ilinojso ili trovis marĉejon; depende de la sezono ĝi estis jen malprofunda akva vojo, jen marĉa vojaĉo de dek tri kilometroj. Ĝi ligis riveron Des Plaines al rivero Ĉikago, kiu tiam fluis al lago Miĉigano.