Ĉina Tajpeo en la Somera Olimpiko 2000

La tajvana teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo havis 55 sportistojn. Ili partoprenis en 14 fakoj. Flagtenanto de la tajvana teamo estis Chiang Peng-Lung. La sportistoj atingis unu arĝentan kaj 4 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 58-an rangon.

Ĉina Tajpeo (Tajvano) en la Somera Olimpiko 2000
Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo
Flagtenanto:  Chiang Peng-Lung
Sportistoj 55 en 14 fakoj
Medaloj
rango: 58
Oro
0
Arĝento
1
Bronzo
4
Sume
5
vdr

La ŝtata nomo "Ĉina Tajpeo" ĉi-tie uzata estas fakte artefarita kaj diplomatie inter la jaroj 1976 kaj 1979 pridisputata nomo por la lando kutime nomata Tajvano (ĉine 臺灣 aŭ 台灣; pinjine: Táiwān), antaŭe konata kiel Formozo, oficiale Respubliko Ĉinio (ĉine 中華民國, pinjine: Zhōnghuá Mínguó). Kunordigis la teamon la Tajvana Olimpika Komitato, oficiale la Olimpika Komitato de Ĉina Tajpeo.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la malferma ceremonio