Ĉina Tajpeo en la Somera Olimpiko 2004

La tajvana teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2004 en Ateno havis 89 sportistojn. Ili partoprenis en 14 fakoj. Flagtenanto de la tajvana teamo estis Chen Chih-Yuan. La sportistoj atingis 2 orajn, 2 arĝentajn kaj unu bronzan medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 31-an rangon.

Ĉina Tajpeo (Tajvano) en la Somera Olimpiko 2004
Somera Olimpiko 2004 en Ateno
Flagtenanto:  Chen Chih-Yuan
Sportistoj 89 en 14 fakoj
Medaloj
rango: 31
Oro
2
Arĝento
2
Bronzo
1
Sume
5
vdr

La ŝtata nomo "Ĉina Tajpeo" ĉi-tie uzata estas fakte artefarita kaj diplomatie inter la jaroj 1976 kaj 1979 pridisputata nomo por la lando kutime nomata Tajvano (ĉine 臺灣 aŭ 台灣; pinjine: Táiwān), antaŭe konata kiel Formozo, oficiale Respubliko Ĉinio (ĉine 中華民國, pinjine: Zhōnghuá Mínguó). Kunordigis la teamon la Tajvana Olimpika Komitato, oficiale la Olimpika Komitato de Ĉina Tajpeo.

Eksteraj ligiloj redakti

 
Mu-yen Chu (朱木炎, jen en
bildo de 2008) atingis
oran medalon en Tekvondo
 
Huang Chih-hsiung (黃志雄, jen en bildo de 2014) atingis arĝentan medalon en pli peza klaso de Tekvondo
 
 
la malferma ceremonio