Ĉornaja Grjazj (Moskva provinco)

Ĉornaja Grjazj (ruse Чёрная Грязь) estas malgranda vilaĝo en distrikto Solneĉnogorsk. Ĝi situas ĉe Leningrada ŝoseo proksime al Sĥodnja. Dum 18-a-19-a jarcentoj tiu loko estis konata kiel la unua poŝtkaleŝa gastejo sur la vojo el Moskvo al Sankt-Peterburgo.

Ĉornaja Grjazj
domareto
Administrado
Poŝtkodo 141580
Demografio
Loĝantaro 179  (2010) [+]
Geografio
Geografia situo 55° 59′ N, 37° 19′ O (mapo)55.97555555555637.310277777778Koordinatoj: 55° 59′ N, 37° 19′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Ĉornaja Grjazj (Rusio)
Ĉornaja Grjazj (Rusio)
DEC
Ĉornaja Grjazj
Ĉornaja Grjazj
Situo de Ĉornaja Grjazj

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chyornaya Graz [+]
vdr

En 2006 la vilaĝo havas 108 loĝantojn.

Historio redakti

La vilaĝo estas unue menciita en vojaĝnotoj de aŭstria ambasadoro Sigizmund Gerberŝtejn, traveturinta ĝin en 1517.

Pro sia proksimeco al Moskvo kaj situado ĉe la vojo el Moskvo al Sankt-Peterburgo ĝi fariĝis poŝtgasteja stacio, la unua post Moskvo. En 1776 estis konstruita vojpalaco (la konstruaĵo restis ĝis nun). Tiun stacion mencias en siaj verkoj Aleksandr Radiŝĉev, Aleksandr Puŝkin, Vissarion Belinskij, Aleksander Herzen kaj aliaj elstaraj verkistoj. Puŝkin traveturadis tie pli ol 20-foje. Laŭ tradicio, ĝis tiu loko oni akompanis forveturantojn el Moskvo kaj de ĝi turnis sin reen.

En ĉirkaŭaĵoj de la vilaĝo Vladimir Lenin okupiĝis pri ĉasado.

En decembro de 1941 dum la dua mondmilito apude okazis bataloj de sovetia armeo.

Postgasteja domo redakti

La 2-etaĝa ŝtona postgasteja domo (voja palaco, ruse Путевой дворец) de estinta postgastejo je klasikisma stilo estis konstruita en 1776. Poste ĝi estis reorganizita al malsanulejo.

La konstruaĵo konserviĝis ĝis nun kaj estas arkitektura vidindaĵo.