Ĝai Hind

Ĝai Hind (hindie जय हिन्द, IAST: jaya hinda, Hunter: jai hind) estas saluto kaj slogano kiu origine signifis «Venku Hindustano»[1] kaj en la nuntempa ordinara uzado ofte signifas «Longe vivu Barato» aŭ «Salutojn al Barato».[2] Elpensita fare de Ĉampakaraman Pillai[3][4] kaj uzita fare de baratanoj dum la sendependeca movado de Barato de brita dominio,[5][6] ĝi aperis kiel batala krio kaj en politikaj paroladoj.[7]

Etimologio redakti

La vorto «ĝai» devenas de jaya, kiu en la sanskrita signifas «triumfon!, venkon!, hura!, bravulo!».[8] La vorto jaya aperas en la veda literaturo kiel, ekzemple, en Atarvavedo 8.50.8 kaj en la post-veda literaturo kiel la Mahābhāratam.[9]

Historio redakti

Oni kredas ke en 1907, Ĉampakaraman Pillai elpensis la terminon «Ĝai Hind»,[3][4] kiu estis adoptita kiel slogano fare de la nacia armeo de Barato en la 1940-aj jaroj sekvante proponon de Abid Hasan.[10] Post la sendependeco de Barato, ĝi ekaperis kiel nacia slogano.[7] Laŭ aliaj fontoj, estus Abid Hasan mem la vera unua elpensanto de tiu frapfrazo.[11]

Laŭ la pranevo Sumantra Bose, historiisto, la frazo entenas neniujn religiajn signifojn. La termino iĝis populara kiel slogano kaj saluto de la nacia armeo de Barato organizita fare de Bose kaj siaj kolegoj, precipe inter 1943-45.[7]

Post la sendependiĝo de Barato, ĝi aperis kiel nacia slogano kaj estis ofte adoptita por la oficialaj salutoj de la politikistoj kaj ĉefministroj kiel Ĝavaharlal Nehru, Indira Gandi, Raĝiv Gandi, P.V. Narasimha Rao kaj aliaj.[12][13] Indira Gandi, precipe, ofte finis siajn politikajn paroladojn kun triobla kriego de "Ĝai Hind".[13] Ekde la mezo de la 1990-aj jaroj, ĝi estis uzita kiel saluto inter anoj de la barata armeo.[7]

En la popola kulturo redakti

Sekvanto de Subas Ĉandra Bose, nome Ramĉandra Moreŝvar Karkare, de Gvalior', Madhya Bharat, skribis la patriotan dramon Jai Hind en marto 1947 kaj eldonis libron en la hindia kun la sama titolo.

La Ĝai-Hind-poŝtmarko estis la unua rememoriga poŝtmarko de sendependa Barato. La unuaj poŝtmarkoj de sendependa Barato estis eldonitaj la 21-an de novembro de 1947 kun la skribaĵo «Jai Hind» sur ili, kun la valoroj de 1,5 anna, 3,5 anna kaj 12 anna. Kune kun Jai Hind, ĉi-poŝtmarkoj surportis bildojn pri la leona kapitelo de Aŝoko, la nacia flago kaj aviadilo, respektive.[14] «जय हिन्द» estas ankaŭ deklarita sur la unua, Sendependeca serio de barataj poŝtmarkoj.

La frazo ĉeestas en la patriota kanto Aye Mere Watan Ke Logo kantita fare de Lata Mangeŝkar en 1963.[15] La frazo ankaŭ aperis en fruaj sloganoj de ŝtato-posedata Air India; en 1965 debato en Lok Sabha menciis ĝin kiel parto de la frapfrazo «unu Nacio, unu Gvidanto, unu Barato, Ĝai Hind».[16]

Mahatma Gandi sendis katunan punton farita de li mem, kun la centra skribaĵo Jai Hind, al Reĝino Elizabeto la 2-a kaj al Princo Filipo, kiel donaco okaze de ilia geedziĝo en 1947.[17]

Referencoj redakti

  1. Chopra, Pram Nath. (2003) A comprehensive history of modern India (angle). Sterling Publishing, p. 283. ISBN 81-207-2506-9.
  2. James, Lawrence. (1997) The Rise and Fall of the British Empire (angle). Macmillan, p. 548. ISBN 978-0-312-16985-5.
  3. 3,0 3,1 Charles Stephenson. (2009) Germany's Asia-Pacific Empire: Colonialism and Naval Policy, 1885-1914 (angle). Boydell Press, p. 233. ISBN 978-1-84383-518-9. “...Champakaraman Pillai, a committed anti-imperialist. He is credited with coining the phrase 'Jai Hind' meaning 'Victory for India'...”.
  4. 4,0 4,1 Saroja Sundararajan. (1997) Madras Presidency in pre-Gandhian era: a historical perspective, 1884-1915 (angle). Lalitha Publications, p. 535. “To Champakaraman Pillai goes the credit of coining the taraka mantra "Jai Hind" in 1907...”.
  5. Ian W. Archer. (2014) Transactions of the Royal Historical Society (angle). Cambridge University Press, p. 203. ISBN 978-1-107-06386-0.
  6. Gyanendra Pandey. (2001) Remembering Partition: Violence, Nationalism and History in India (angle). Cambridge University Press, p. 100–101. ISBN 978-0-521-00250-9.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Sumantra Bose. (2018) Secular States, Religious Politics (angle). Cambridge University Press, p. 49–50. ISBN 978-1-108-47203-6.
  8. Duncan Forbes. (1958) A Dictionary, Hindustani & English: Accompanied by a Reversed Dictionary, English and Hindustani (angle). W.H. Allen and Company, p. 307.
  9. Monier Monier-Williams. “jaya (जय)”, Monier-Williams Sanskrit-English Dictionary 1899 (Updated 2009) (angle). Harvard University Press.
  10. Gurbachan Singh Mangat. (1986) The Tiger Strikes: An Unwritten Chapter of Netaji's Life History (angle). Gagan Publishers, p. 95.
  11. "Who coined 'Jai Hind'?", 24 February 2014. (angle)
  12. (2013) Why Growth Matters: How Economic Growth in India Reduced Poverty and the Lessons for Other Developing Countries (angle). Public Affairs. ISBN 978-1-61039-272-3.
  13. 13,0 13,1 Indira Gandhi. (1984) Selected speeches and writings of Indira Gandhi, September 1972-October 30, 1984 (angle). Publications Division, Ministry of Information and Broadcasting, Govt. of India, p. 273.
  14. Gopa Sabharwal. (2017) India Since 1947: The Independent Years (angle). Penguin Random House, p. 24. ISBN 978-93-5214-089-3.
  15. Chaturvedi, Mamta. (2004) Filmi & non-filmi songs (angle). Diamond Pocket Books, p. 38. ISBN 81-288-0299-2.
  16. (1965) Asian Recorder (angle). K. K. Thomas at Recorder Press, p. 6220.
  17. Archived copy (angle). Arkivita el la originalo je 8a de Oktobro, 2015. Alirita 10a de Novembro, 2015.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jai Hind en la angla Vikipedio.