Ĝalu (arabe جالو) estas urbeto en distrikto Al Wahat, en nordoriento de Libio en la Oazo Ĝalu, kun ĉ. 3600 loĝantoj. De 2001 ĝis 2007, ĝi estis parto de distrikto Aĝdabija. Pli frue en 1983-1987, ĝi estis administra sidejo de Distrikto Ĝalu.

Ĝalu
arabe: جالو 《Ĝalu》, itale: Gialo
urbo
Moskeo de Atiko
Oficiala nomo: جالو
Ŝtato Libio Libio
Ŝabiato الواحات (arabe : الواحات)
Situo Ĝalu
 - alteco 40 m s. m.
 - koordinatoj 29° 1′ 42″ N 21° 32′ 12″ O / 29.02833 °N, 21.53667 °O / 29.02833; 21.53667 (mapo)
Loĝantaro 3 613
Horzono UTC+2
Situo de Ĝalu enkadre de Libio
Situo de Ĝalu enkadre de Libio
Situo de Ĝalu enkadre de Libio

La urbeto situas en oazo en la Libia dezerto ĉ. 250 km de Golfo de Sirte. La Oazo Awjila situas ĉ. 30 km nord-okcidenet de Ĝalu.

Awjila (skribita ankaŭ Awjilah) havas du vidindaĵojn: Moskeo Atiq, kun unikaj konusaj domoj, konstruitaj el briko, koto kaj kalkoŝtono; Maŭzoleo de Ali Abdullah ibn Sarh, kiu estis gvidanto de Islama konkero de tiu regiono en la 7-a jarcento.

La ĉefa ekonomia aktivado en la areo estas la agrikultivado kaj la laborado en la naftoindustrio. Plej gravaj plantoj estas daktilpalmoj, tomatoj kaj cerealoj.