Ĝanata Dal sekulara
politika partio en Barato, fondita en 1999
Ĝanata Dal - hindie जनता दल (सेक्युलर) - estas politika partio de Barato kiu estis formita en 1999 kiel unu el sume 11 partoj kiuj transprenis la heredaĵon de la tiujare malfondita partio Ĝanata Dal, kaj tiun de la 11 jarojn antaŭe malfondita Ĝanata Partio. La partio estas rekonita kiel Ŝtata Partio en la subŝtatoj Karnatako, Keralo kaj Arunaĉal-Pradeŝo, kaj plej fortas en Karnatako. Ĝia gvidanto estas Deve Gowda, iama ĉefministro de Barato.
Ĝanata Dal | |
---|---|
जनता दल (सेक्युलर) | |
partio • state level Indian political party | |
Lando | Barato |
Estro | Deve Gowda |
Fondiĝo | 1999 |
Ideologio | Tria Vojo, sekulareco |
Retejo | Oficiala retejo |