Ĝardena ekspozicio Kaiserslautern

La Ĝardena ekspozicio en Kaiserslautern (germane Gartenschau Kaiserslautern) oficiale malfermiĝis en 2000 preskaŭ samtempe kun la Japana Ĝardeno Kaiserslautern . La du ĝardenoj kune estis la unua Rejnland-palatinata landa ĝardenekspozicio.

Ĝardena ekspozicio Kaiserslautern
parko [+]

LandoGermanio
Federacia landoRejnlando-Palatinato
Koordinatoj49° 26′ 57″ N, 7° 44′ 54″ O (mapo)49.44937.74847Koordinatoj: 49° 26′ 57″ N, 7° 44′ 54″ O (mapo)

Ĝardena ekspozicio Kaiserslautern (Rejnland-Palatinato)
Ĝardena ekspozicio Kaiserslautern (Rejnland-Palatinato)
DEC
Ĝardena ekspozicio Kaiserslautern
Ĝardena ekspozicio Kaiserslautern
Lokigo de Rejnland-Palatinato en Germanio
Map
Ĝardena ekspozicio Kaiserslautern
vdr
Dinosaŭromodelo
Salikopreĝejo ĉe "Kaiserberg"

Parte ĝi situas sur la tereno de la iama industria ŝpinejo Kammgarnspinnerei kaj la iama brutbuĉejo. Ĝi inkluzivas la apudan monton "Kaiserberg". La tereno estas dividita en diversaj temoj, ekzemple "akvo- kaj kultur-ĝardeno".

Post la fino de la ekspozicia jaro en 2000 aldoniĝis novaj elementoj. Krom golfejeto kaj granda infanludejo ekde 2002 dise tra la tereno estis starigataj realgrandaj dinosaŭraj modeloj. La ekspozicio estas konstante pligrandigata. Nun ĝi jam estas la plej granda ekspozicio de dinosaŭro-modeloj en Eŭropo. Sur Kaiserberg staras preĝejo el salikaj branĉoj.

La tereno kaj la konstruaĵo "Kammgarnspinnerei" servas hodiaŭ kiel ejo por diversaj kultur-eventoj.