Ĝardenoj Moody
La Ĝardenoj Moody, en angla Moody Gardens, estas edukturisma celo, kun golfejo kaj hotelo en Galveston, Teksaso, Usono, kiu malfermiĝis en 1986. Tiu neprofitcela destinejo uzas naturon por eduki kaj instigi vizitantojn al konservado kaj naturo.
Ĝardenoj Moody | |
---|---|
bestoĝardeno • botanika ĝardeno • publika akvario | |
Unu el la piramidoj de la Ĝardenoj Moody | |
bestoĝardeno • botanika ĝardeno • publika akvario [+] | |
Lando | Usono |
Regiono | Teksaso |
Situo | Galveston |
- koordinatoj | 29° 16′ 27″ N, 94° 51′ 5″ U (mapo)29.2741-94.8513Koordinatoj: 29° 16′ 27″ N, 94° 51′ 5″ U (mapo) |
Ĝardenoj Moody | |
Vikimedia Komunejo: Moody Gardens [+] | |
En TTT: Oficiala retejo [+] | |
La Ĝardenoj Moody enhavas tri ĉefajn piramidajn altiraĵojn: nome la Aquarium Pyramid (akvaria piramido), kiu estas unu el la plej grandaj en la regiono kaj tenas multajn speciojn de fiŝoj kaj aliaj marbestoj; la Rainforest Pyramid (pluvarbara piramido), kiu enhavas tropikajn plantojn, animalojn, birdojn, papiliojn, reptiliojn, kaj varion de aliaj pluvarbaraj animaloj kiel libervagantaj simioj kaj unaŭoj; kaj la Discovery Pyramid (piramido de malkovroj), kiu celas al scienc-orientitaj eventoj kaj aktivecoj.
Alia grava altiraĵo en la Ĝardenoj Moody estas Palm Beach, nome pejzaĝa strando kun blanka sablo malfermita ĉefe somere, kun malgranda akvoparko por infanoj, nesalakvaj lagetoj, lanta rivero, tur-toboganoj kaj diversaj ludejoj por infanoj. La Ĝardenoj Moody ankaŭ havis kinejon kun la plej granda ekrano en la subŝtato Teksaso, boatejo, hotelo, golfejo kaj konvenciejo. La Ĝardeno estas malfermita ĉiutage de 10:00 a.m. ĝis 4:00 p.m. krom sabato de 10:00 a.m. ĝis 5:00 p.m.[1]
Rimarkoj redakti
- ↑ Moody Gardens. Arkivita el la originalo je 2022-08-3. Alirita 2022-11-03.