Ĝemela domo
(Alidirektita el Ĝemeldomo)
Ĝemela domo estas domo ĉe kiu du domoj havas komunan intermuron. La du interligitaj domoj ne havas ligojn kun aliaj domoj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a3/Second_Empire_architecture_in_Georgetown.jpg/220px-Second_Empire_architecture_in_Georgetown.jpg)
Ofte la du domoj estas reciprokaj spegulbildoj, sed ne ĉiam. Unu de la kaŭzoj de la ekesto de tiu domtipo estas la ebleco de la loĝontoj kune porti la konstrukostojn: la konstruisto povas pli malmultkoste konstrui ĝemelan domon ol du izolitajn.
Ĝemelaj domoj por la unua fojo estis konstruitaj en Anglio en la dua duono de la 19-a jarcento.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/ba/479_481_Amsterdamseweg_Amstelveen_Netherlands.jpg/220px-479_481_Amsterdamseweg_Amstelveen_Netherlands.jpg)