Ĝenerala baloto de Alberto en 1926

La ĝenerala baloto de Alberto en 1926 estis la 6-a ĝenerala baloto de la kanada provinco Alberto. Ĝi okazis la 28-an de junio 1926, cele al la elektado de la novaj membroj de la asembleo de Alberto.

Post la demisio de Herbert Greenfield kiel estro de la partio Unuiĝintaj Farmistoj de Alberto (UFA) kaj ĉefministro de Alberto, John E. Brownlee akceptis la postenon kaj sukcese obtenis duan balotvenkon por UFA post la baloto de 1921.