Ĝengiŝ Ĉokusu (kirgize Жеңиш чокусу [dʒeŋiʃ tʃoqusú]; ĝis la jaro 1991 ruse Пик Победы, Pik Pobedi [pʲik pɐˈbʲɛdɨ], ujgure Tömür, ĉine 托木尔峰, pinjine: Tuōmù'ěr Fēng) estas kun siaj 7439 metroj la plej alta monto de Kirgizio kaj la tuta montaro Tjanŝano. Ĝi troviĝas en oriento de la lando sur limo kun Ĉinio, sudoriente de lago Issik-Kul kaj 16 km sudokcidente de la due plej alta monto de montaro Ĥan Tengri.

Ĝengiŝ Ĉokusu
Ĝengiŝ Ĉokusu
monto
Alteco 7 439 m
Situo limregiono de Kirgizio kaj Ĉinio
Montaro Tjanŝano
Geografia situo 42° 2′ N, 80° 8′ O (mapo)42.03580.125555555556Koordinatoj: 42° 2′ N, 80° 8′ O (mapo) f4
Ĝengiŝ Ĉokusu (Kirgizio)
Ĝengiŝ Ĉokusu (Kirgizio)
DEC
Ĝengiŝ Ĉokusu
Ĝengiŝ Ĉokusu
Situo de Ĝengiŝ Ĉokusu
Map
Ĝengiŝ Ĉokusu
Unua grimpo 1956 fare de grupo de Vitalij Abalakov
Rimarko Plej alta monto en Kirgizio
vdr