La termino ĝilbabo, alilingve jilbābjilbaab (arabe جِلْبَاب:, translit. DMG: ǧilbāb) referas al ajna longa kaj malstreĉa jako aŭ ekstera vesto kiun surmetas kelkaj islamaninoj. Ĝilbabo, jubbahjilaabah estas ankaŭ sciita kiel ĉadoro en Irano kaj Afganio. La moderna ĝilbabo kovras la tutan korpon. Kelkaj virinoj ankaŭ kovros la manojn kun gantoj kaj la vizaĝon kune kun nikabo (niqāb).

Ĝilbabo

Ĝilbabo en Indonezio estas uzita por referenci al kaptuko prefere ol al longa kaj malstreĉa vestaĵo[1].

Nova tipo de atleta ĝilbabo estis kreita de Nike[2]. Tio ĉi permesas virinojn ludi volejbalon samtempe respektante tradician vestaĵostilon[3].

Kelkaj modernaj islamanoj insistas ke la nuntempa ĝilbabo kaj la vestaĵo priskribita en la Korano kaj la hadith estas ekzakte la saman kaj ke la Korano sekve postulas de la kredantoj surmeti 'ĉi tiujn' vestaĵojn. Kelkaj scienculoj diras ke vualo ne estas deviga antaŭ blindaj, neseksajgejaj viroj[4].

Tradicia islama kostumo por virinoj ŝajnas inkluzivi la abajon, la ĉadoron kaj la burkon, samkiel multaj aliaj formoj de vestaĵoj kaj kaptukoj.

Vidu ankaŭ redakti

Kaptuko

Hiĝabo

Burko

Referencoj redakti

  1. (en) Geertz, Clifford,Available Light: Anthropological Reflections on Philosophical Topics, Princeton University Press, 2000
  2. BBC NEWS | Africa | Muslim girls don sporting jilbabs
  3. Muslim Athletic Wear Covers Skin Without Cramping Style
  4. Queer Spiritual Spaces: Sexuality and Sacred Places - Page 89, Kath Browne, Sally Munt, Andrew K. T. Yip - 2010