Ĝirbala lingvo

La Ĝirbala lingvo, en angla Dyirbal en anglalingva prononco [|ˈ|dʒ|ɜr|b|əl][1] (ankaŭ Djirubal) estas Aŭstralia indiĝena lingvo parolata en nordorienta Kvinslando fare de ĉirkaŭ 29 parolantoj de la popolo Ĝirbalo. Ĝi estas membro de malgranda ĝirbala branĉo de la Pama-nunga familio. Ĝi posedas multajn elstarajn trajtojn tre bone konatajn de lingvistoj.

En la jaroj ekde la ĝirbala gramatiko de Robert Dixon estis publikigitaj en 1972, la Ĝirbala lingvo iris pli proksime al la formorto ĉar la plej junaj komunumanoj malsukcesis lerni ĝin.[2]

Dialektoj redakti

Ĝirbalaj dialektoj de la popolo Mamu estas Waɽibara, Dulgubara, Bagiɽgabara, Dyiɽibara, Mandubara.

Fonologio redakti

Nur la ĝirbala lingvo kaj kelkaj dialektoj de la norvega lingvo uzas ses fonemajn artikulacilokojn[3]; ĉiu alia konata natura lingvo uzas malpli. La eblaj artikulacilokoj estas la bilabiala (dulipa), labialdentala (lip-denta), dentala, alveola, alveolpalatala, palatala, retrofleksa, velara, uvula, faringa kaj glota.

Notoj redakti

  1. Laurie Bauer, 2007, The Linguistics Student’s Handbook, Edinburgh
  2. Schmidt, A: "Young People's Dyirbal: An Example of Language Death from Australia" (Cambridge University Press, 1985)
  3. Jo Verhoeven. The Sound System of Dutch in a General Phonetic Perspective (angle). Arkivita el la originalo je 2005-10-31. Alirita 2012-12-29.

Bibliografio redakti