Ĝismorta malliberigo

(Alidirektita el Ĝismorta puno)

Ĝismorta malliberigo estas puno konsistanta en malliberigo kaj senigo de libereco de kondamnito post kondamno en juĝo ĝis fino de ties vivo. En multaj landoj tio estas la plej severa puno, se ne ekzistas mortopuno. Se konsideri, ke unu el la celoj de puno estas rehabilitigo de la kulpulo, la ĝismorta malliberigo tute malefikas, dum se la liberigo de la kulpulo certe okazigos gravajn damaĝojn kiel certaj murdoj ktp., tia puno povus tion eviti.