Ĥafra

egipta faraono de la kvara dinastio
(Alidirektita el Ĥafre)

ĤafraĤefren (tiu lasta formo venas el la greka Χεφρήν) estis egiptia faraono de la 4-a dinastio. Li regis en la 26-a jarcento a.K. dum 26 jaroj, de ekrego inter la jaroj 2572 kaj 2522 ĝis morto inter la jaroj 2546 kaj 2496 antaŭ nia erao. Laŭ la antikva historiisto Manetono lin sekvis alia faraono nomata BiĥerisBaŭfre, pri kiu preskaŭ nenio estus konata. Sed laŭ la arkeologiaj esploroj pli verŝajnas ke post Ĥafra la venonta faraono estis Menkaure, la filo de Ĥafra.

Ĥafra
Ĥefren, Ĥafre

Statuo de la faraono

Tempo de regado en la 26-a jarcento a.K. dum 26 jaroj
Naskonomo
<
N5N28
I9
>

Raĥef, Ĥafre

Nomo de Horuso
G5
F12F34
Nomo de ambaŭ sinjorinoj
G16F12G17

User-em-Nebti

Ora Horuso
G8S42 G17
S12

Seĥem em nebu

Edzino(j) Ĥamerernebti la 1-a, Hetepheres la 2-a kaj Meresanĥ la 3-a
Idoj Menkaure
Patro Ĥufu
Patrino Henutsen
Mortis 2546 a. K./2496 a. K.
Kripto Piramido de Ĥafra en Gizo
vdr

Maŭzoleo de Ĥafra estis la piramido de Ĥafra aŭ Ĥefren, la dua plej granda el la piramidoj de Gizo, kaj dum lia regado ankaŭ konstruiĝis la monumenta granda sfinkso en Gizo.

Egiptiaj reĝoj
Antaŭulo: en la 26-a jarcento a.K. dum 26 jaroj Sekvanto:
Radĝedef Ĥafra Menkaure