Ĥojnikia distrikto

Ĥojnikia distrikto (beloruse Хойніцкі раён, ruse Хойницкий район) estas administra subdivido en sudorienta parto de Homela regiono. La distrikto estis fondita en jaro 1926, de jaro 1954 estis inkludita en Homelan regionon (antaŭ ĉi tiu eniris en aliajn regionojn). Areo estas 2.000 km2. La administra ĉefurbo estas Ĥojniki. En la distrikto estas eldonata gazeto "Lenina flago".

Ĥojnikia distrikto
Distrikto
FlagoBlazono
distrikto de Belorusio [+]

LandoBelorusio

Supermara alteco145 m [+]
ĈefurboChojniki
- koordinatoj52° N, 30° O (mapo)51.929.966666666667Koordinatoj: 52° N, 30° O (mapo) [+]
Areo2 027,74 km² (202 774 ha) [+]

Loĝantaro18 435 [+] (1-a de januaro 2024)
Denseco9,09 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroAnatol Bandarenka

Ĥojnikia distrikto (Tero)
Ĥojnikia distrikto (Tero)

Ĥojnikia distrikto (Belorusio)
Ĥojnikia distrikto (Belorusio)
DEC
Ĥojnikia distrikto
Ĥojnikia distrikto

Map
Ĥojnikia distrikto

Vikimedia Komunejo:  Chojniki District [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Blazono de Ĥojnikia distrikto

Naturo redakti

La areo de la distrikto estas malalta. Arbaro okupas 26 % de areo. Tra la distrikto fluas Pripjac kaj ĝia flankrivero Vicj; Nesviĉ (flankrivero de Brahinka). En la distrikto situas parto de Palesjea radiadaĵa kaj ekologia rezervejo.

Loĝlokoj kaj administra subdivido redakti

Post la Ĉernobila katastrofo en 1986 jaro pro radioaktivaĵa malpurigado estis evakuita 40  % de la loĝantaro kaj estis likviditaj 48 vilaĝaj lokoj kaj parto de la vilaĝaj sovetoj. Nuntempe en la distrikto estas 7 vilaĝaj sovetoj kaj 50 loĝataj lokoj. La plej granda estas Ĥojniki.

Agrokulturo redakti

En la distrikto estis disvastigitaj bovbredado, porkbredado, ŝafbredado, cerealplantado, linplantado, furaĝplantado, terpomplantado. Nuntempe ĉi-tio estas tre ŝrumpinta. Efektiviĝas eksperimentoj pri pliefikigo de agrokulturo je malpurigitaj per radioaktivaĵo lokoj.

Industrio redakti

Elfosaĵoj redakti

Torfo, sablo, argilo.

Komunikado redakti

En la distrikto situas fervojo inter Vasileviĉi kaj Ĥojniki, aŭtovojoj inter Kalinkaviĉi kaj Kamarin, inter Reĉica kaj Ĥojniki. Funkcias ŝipnavigado tra Pripjac.