Ĵeaj lingvoj
La ĵeaj lingvoj (en brazila portugala lingvo Jê aŭ Gê, prononco [ʒeː]) estas familio de indiĝenaj lingvoj de Ameriko, kiu parolatas en centra, orienta kaj suda Brazilo kaj konsistas el 13 unuopaj lingvoj.

La ombrata areo montras proksimume la eblan estintan disvastiĝon de la lingvoj.
Divido
redakti- Apinaĵea lingvo - (Apinaĵeoj).
- Akvena lingvo - (Akvenoj).
- Ŝakriabaa lingvo - dialekto (Ŝakriabaoj).
- Ŝavanta lingvo - dialekto (Ŝavantoj).
- Ŝerenta lingvo - dialekto (Ŝerentoj).
- Kajapoa lingvo (Kajapooj).
- Kajapoa-Aŭkra lingvo - dialekto (Kaiapoa-Aŭkroj).
- Kajapoa-Kararaa lingvo - dialekto (Kajapoa-Kararaoj).
- Kajapoa-Kokraimora lingvo - dialekto (Kajapoa-Kokraimoroj).
- Kajapoa-Kubema-Kram-Kena lingvo - dialekto (Kaiapoa-Kubema-Kram-Kenoj).
- Kajapoa-Gorotira lingvo - dialekto (Kajapoa-Gorotiroj).
- Kajapoa-Mekranotia lingvo (Ĉukahamana) - dialekto (Kaiapoo-Mekranotioj).
- Kajapoa-Metuktira lingvo - dialekto (Kajapoo-Metuktiroj).
- Kainganga lingvo - (Kaingangoj).
- Centra Kainganga lingvo - dialekto (Centra Kaingangoj).
- Paranaa Kainganga lingvo - dialekto (Paranaaj Kaingangoj).
- Sudoorianta Kainganga lingvo - dialekto (Sudoorientaj Kaingangoj).
- Timbira lingvo - (Timbiroj)
- Apaniekraa-Kanela lingvo - dialekto (Apaniekraoj-Kaneloj).
- Kraoa lingvo - dialekto (Kraooj).
- Kreĵea lingvo - dialekto (Kreĵeoj).
- Krikatia lingvo - dialekto (Krikatioj).
- Parkatiea-niza lingvo - dialekto (Parcatieoj-Nizoj).
- Pukobiea-niza lingvo - dialekto (Pukobieoj-Nizoj).
- Rankokamekra-Kanela lingvo - dialekto (Rankokamekraoj-Kaneloj).
- Kenkateĵea-kanela lingvo - dialekto (Kenkateĵeoj-Kaneloj).
- Panara lingvo - (Panaroj).
- Suiaa lingvo - (Suiaoj).
- Tapaiuna lingvo - dialekto (Tapaiunoj).
- Ĉoklenga lingvo - (Ĉoklengoj).
- Maŝakaraa lingvo - (formorta, Maŝakaraoj).
- Maŝakaliaj lingvoj - lingva familio.
- Makonia lingvo - (formorta, Makonioj).
- Malalia lingvo - (formorta, Malalioj)
La unuopa lingvo kun relative plej multaj parolantoj estas la ŝavanta lingvo (Xavánte) kun laŭ takso de la jaro 2000 proksimume 9 600 parolantoj. La lingvoj Acroá kaj Xakriabá jam formortis.
La ĵeaj lingvoj estas la kerna lingvogrupo de hipoteza pli granda lingvofamilio, kiu titoliĝas makro-ĵea lingvaro.
Literaturo
redakti- Irvine Davis: Proto-Jê phonology. En: Estudos Lingüísticos. Revista Brasileira de Lingüística Teórica e Aplicada. Volumo 1, kajero 2. São Paulo 1967, paĝoj 10–24.
- Flavia de Castro Alves: O Timbira falado pelos Canela Apãniekrá. Uma contribução aos estudos da morfossintaxe de uma língua Jê. Universidade Estadual de Campinas, 2004.
- J. Alden Mason: The languages of South American Indians. En: Julian H. Steward (eld.): Handbook of South American Indians. Volumo 6. Vaŝingtono 1950, paĝoj 157–319.
- E. R. Ribeiro: A reconstruction of Proto-Jê. En: Ponencia al 52º Congreso Internacional de Americanistas (Sevilla 2006). 2006.
- Ursula Wiesemann: The pronoun systems of some Jê and Macro-Jê languages. En: Pronominal Systems. Eldonejo Narr, Tübingen 1986.
- Johannes Wilbert: Material lingüístico Ye. Editorial Sucre, Caracas 1962.