Kajapooj

La Kajapooj estas indiĝena tribo en la regiono de Mato Grosso (Brazilo). Ili vivas ĉe la rivero Xingu, branĉorivero de la Amazono. La tribo havis en 2003 7 096 membrojn.

VivmanieroRedakti

La tribo, malgraŭ la izoliteco en la pluvarbaro, faras agrokulturon, kiu indikas setlecon. Ili vivas en rondaj kabanoj. La virinoj portas rondajn kaj altajn korbojn, kiuj estas ornamitaj per buntaj kvastoj. Multaj en la tribo uzas radiofonojn, kiujn ili ricevis de esploristoj.

Vidu ankaŭRedakti

Indiĝenaj etnoj en Brazilo

RetejojRedakti

  • Kajapooj, Indianaj kulturoj en la mondo (angle)