Ĵitkaviĉia distrikto
Ĵitkaviĉia distrikto (beloruse Жыткавіцкі раён, ruse Житковичский район) estas administra subdivido en okcidenta parto de la Homela regiono. La distrikto estis fondita en 1924a jaro, en 1954a jaro eniris en konsisto de Homela regiono (antaŭ ĉi tio eniris en konsiston de aliaj subdividaĵoj). La areo de la distrikto estas 2900 da km2. Administra centro estas urbo Ĵitkaviĉi. En la distrikto estas eldonata gazeto "Nova Palesje"
Ĵitkaviĉia distrikto | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
Flago | Blazono | ||
distrikto de Belorusio [+] | |||
Lando | Belorusio | ||
Supermara alteco | 137 m [+] | ||
Ĉefurbo | Žytkavičy | ||
- koordinatoj | 52° N, 28° O (mapo)52.21722222222227.854722222222Koordinatoj: 52° N, 28° O (mapo) [+] | ||
Akvokolektejo | 2 916,27 km² (291 627 ha) [+] | ||
Areo | 2 916,27 km² (291 627 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 32 740 [+] (1-a de januaro 2024) | ||
Denseco | 11,23 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Aliaksandr Sidarenka | ||
Ĵitkaviĉia distrikto | |||
Vikimedia Komunejo: Žytkavičy District [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Naturo
redaktiLa areo de la distrikto estas nealta: mezaj altaĵoj estas inter 140 kaj 150 da metroj. Tra la distrikto fluas la rivero Pripjac kaj ĝiaj flankriveroj: Sluĉ, Skripica kaj aliaj. Pli grandaj lagoj estas Ĉirvonaje lago kaj Belaje lago. En la distrikto situas Pripjaca pejzaĝa kaj hidrologia rezervejo.
Loĝlokoj kaj administra subdivido
redaktiEn la distrikto estas ĉirkaŭ 100 da loĝlokoj, pli grandaj el kiaj estas Ĵitkaviĉi kaj Turaŭ. La distrikto estas subdividita je 13 vilaĝaj sovetoj.
Agrokulturo
redaktiEn la distrikto estas disvastiĝita bovbredado, porkbredado, ŝafbredado, cerealplantado, terpomplantado, furaĝplantado.
Industrio
redaktiElfosaĵoj
redaktiEn la distrikto estas mintavoloj de torfo, kaolino, bruna karbo, argilo, bruleblaj skistoj.
Komunikado
redaktiTra la distrikto trairas fervojo kaj aŭtovojo inter Homel kaj Brest, ŝoseo inter Ĵitkaviĉi kaj Stolin. Ŝipnavigado tra Pripjac.