Ŝaŭmsukeraĵo
Ŝaŭmsukeraĵo estas estas nutraĵindustria produktgrupo. La pli aŭ malpli molaj aŭ vizkozaj ŝaŭmoj estas dreseblaj sur vafloj aŭ aliaj submetaĵoj. Ofte la ŝaŭmoj estas kovrataj de ĉokolado aŭ kakaohava glazuro. Al la ŝaŭmsukeraĵoj apartenas ŝokokisoj (aŭ ŝaŭmkisoj), tekukoj kaj ŝaŭmflavoj. Al la duone firmaj, elastaj produktoj, kiuj parte produktiĝas per mogulteĥniko en formo gisata, apartenas marŝmaloj, kaj tiel nomataj „lardaĵoj“ (dolĉaj, fruktaj aŭ sukeraj) kaj ‘‘musolardon‘‘ kaj simile. Ankoraŭ iom pli viskozaj estas bonbonoj kaj orientaj specialaĵoj el rostitaj ŝaŭmaĵoj, kiel turka nugato kaj halvao. La plej malmolaj specioj nomiĝas „alabastro“. Ilin oni uzas por tortodekoraĵoj.
Ŝaŭmsukeraĵoj en superrigardo
redaktiMarŝmalo-tekukaĵo
redaktiEn la Unuiĝinta Reĝlando tiuj konfektaĵoj nomiĝas Marshmallow Teacake
Çokomel
redaktiEn Turkujo la ŝaŭmkiisoj aŭ simila bakaĵoj nomiĝas „Cokomel‘'.
„Flødebolle / Negerbolle / Negerkys“
redaktiEn Danlando ili intertempe nomiĝas krembulkoj.
„Krembo“
redaktiKrembo („Creme-in-it“= kremo enestas) estas la nomo de ŝaŭmsukeraĵo en Israelo
“Mallomars”
redaktiEstas la nomo de sukeraĵo, kiu similas al marŝmaloj.
“ Mohrenkopf / Negerkuss / Schokokuss“
redaktiJen la ŝaŭmsukeraĵo en Germanujo.
“Negerinnetetten” aŭ “Negerzoenen”
redaktiLa nomo en Belgio kaj Nederlando.
“Whippets”
redakti„Whippet Cookies“ estas ŝaŭmsukeraĵo en Kanado.
“Choco Mallows”
redaktiSur la Filipinoj produktataj ŝaŭmsukeraĵoj.
“Beso de Moza”
redaktiJen la nomo en Peruo. Ĝi signifas kison de fraŭlino.
„Bombocas“
redaktiLa portugala nomo.
„MallowPuffs“
redaktiLa ŝaŭmsukeraĵo en Nov-Zelando.
„MunchMallow“
redaktiTiun nomon uzas la firmao Jaffa en Kroatujo kaj Serbujo.
„Zefir“
redaktiZefir estas produkto el frukt- kaj ber-kompoto.