Ŝaŭmvitro

vitra ŝaŭmeca konstrumaterialo

Ŝaŭmvitro estas materialo simila al pumiko. Ĝi estas fabrikita el 95% aŭ pli el reuzitaj vitroj (boteloj, fenestroj) el rubodeponejoj poste pulverigita per miksita al minerala aldonaĵo. Tiu miksaĵo estas kuirita je alta temperaturo je 1000 gradoj, kaj fariĝas ŝaŭmo kun entenitaj gazoj en ĉeloj. Pro tio, tiu varo, estas malpeza, rezista, daùra, nebrula kaj izola. Oni uzas tiun produkton en konstruado de pli ol dudek jaroj.

panela ŝaŭmvitro
(ŝtoneta) loza ŝaŭmvitro

Ŝaŭmvitro estas ekologia izolaĵo kaj komplete reciklebla varo.

Tipoj redakti

  • en paneloj lau dikeco de 100m aŭ pli
  • aù loza en ŝtonetoj 10/50 mm aŭ pli

Teknikaj karakterizaĵoj redakti

-Termika konduktivo: lambda inter 0.038 kaj 0.050 W/m.K -Termika rezistivo: (R) por dikeco de 100 mm inter 2.00 kaj 2.60 m².K/W -Denseco : inter 120 kaj 175 kg/m³ -Prema rezisto : 430 ĝis 660 kPa

Uzo redakti

Oni ĉefe uzas ĝin por termika izolado de konstruaĵoj, nome jene:

  • Izolado sub fundamentoj kaj muroj
  • Izolado de kanalizado aŭ por drenado
  • Izolado sub stratoj aù sportgrundoj
  • Izolado sur likimunaĵo de ebenaj tegmentoj.

Avantaĝoj redakti

  • Forta mekanika rezisto, frostorezista, longdaŭra je unu jarcento.
  • Stabila en humideco kaj kontraŭ insektoj, parazitaroj kiuj ne damaĝas ĝin.
  • Fajrorezista, nebruligebla, eĉ asfiksias la fonton de fajro.
  • Neputrebla, drena.
  • Aerlikimuneco kaj akvavapora likimuneco.
  • Bona sonrezisto.
  • Neniu poluado de akvo ,aero, grundo.

Malavantaĝoj redakti

-tre kosta -ne uzebla por maldika izolado (minimumo 100 mm) per ŝtoneta liverado atentigu la ŝvelan koeficienton.

Fontoj redakti

Laù Konstruado Kajero de Take-Esperanto 2022