Ŝablono-Diskuto:Bildaro

Ĉu iu povas korekti tiun ŝablonon, kiun mi kreis per traduko de la franca ŝablono "Modèle:Animation". Mi ne sukcesis vidigi la bildojn unu antaŭ la alia. Mi konstatis ke ankaŭ la danlanda ŝablono same ne sukcesis. Ĝi aperas en la paĝo "Municipaj balotoj de 2014 en Francio".--Xian (diskuto) 13:46, 17 Maj. 2014 (UTC)

La problemo estas mankanta ĝavaskripto, kiu mankas en MediaWiki:Common.js. Sed ĉijare okazas kelkaj ŝanĝoj en la Mediavikia softvaro, tiel ke rearanĝado de la nomita paĝo devos okazi antaŭ iuj ajn aldonoj. Krome mi ĵus testis per mia Uzanto:Tlustulimu/vector.js. Tamen nenio ŝanĝiĝis ĉe la ŝablono por mi. Do, mi devos testi plu, sed ne plu hodiaŭ. --Tlustulimu (diskuto) 19:04, 17 Maj. 2014 (UTC)
@Xian: Hieraŭ post plia aldono de skripto la ŝablonaj ekzemploj subite bone ekfunkciis. Tial mi transprenis plian helpan ŝablonon, aldonis plian ekzemplon el la franca ŝablona dokumentado kaj ĵus metis la necesajn skriptojn el Uzanto:Tlustulimu/vector.js al MediaWiki:Common.js. Se vi refreŝigas la kaŝmemoron de via foliumilo, vi devus vidi la efikon. :-) --Tlustulimu (diskuto) 08:52, 19 Maj. 2014 (UTC)
Reiri al la paĝo "Bildaro".