Ŝablono-Diskuto:Geologia biotemposkalo

Latest comment: antaŭ 6 jaroj by ThomasPusch

Kiam oni kreas ĉi tian ŝablonon kun amaso da ligoj, necesas tre bone atenti la terminologion. Proponante nomon en ligo, oni atentu unue ĉu jam ekzistas artikolo pri tio (se jes, oni prefere uzu tiun nomon), due oni kontrolu ĉu ĝi estas trovebla en PIV (ne nur la malnova, sed ankaŭ PIV2 kiun jam uzas miloj da esperantistoj), trie oni uzu pluralajn formojn por familioj, klasoj, ordoj - kiel en PIV kaj en la artikolo Listo de taksonoj de animaloj - (krom se artikoloj kun singularo jam ekzistas), kvare oni kiel eble uzu Esperantajn derivajn sufiksojn (-ed por nomoj de familoj, ne -id), kaj kvine oni evitu la anglan kutimaĉon krei familinomon per pluraligo de genronomo: mozasaŭro estas genronomo, mozasaŭroj estas vorto por paroli pri pluraj bestoj de la genro, mozasaŭredoj estas nomo de la familio en kiu membras mozasaŭro kaj similaj bestoj ktp. Kanadano 22:00, 23. de julio 2007 (UTC).

Dankon pro viaj rimarkoj. Mi provis kiel eble atenti dum la traduko pri bestonomoj, sed mi ne konsentas kun la ideo uzi pluralojn por artikolaj nomoj -- en mia traduko mi konsekvente uzas nur singularojn, kaj se la artikolo ne ekzistas en singulara formo mi kreas redirekilon al la plurala. Nun en la artikolo estas miksaĵo, kaj mi vere ne komprenas, kiun avantaĝon tion kromdonas. Ĉu ni eble interkonsentu, ĉu ni uzu ĉiam pluralojn aŭ ĉiam singularojn, ĉar la nuna situacio alportas nur kaoson.
Fakte, por multaj bestoj oni eĉ en la angla vikipedio uzas aliajn artikol-nomojn, ol en ligiloj. Pro tio mi ne blinde metis "fiŝosaŭro" aŭ "flugsaŭro", sed kreis respektivajn plusendilojn dum mi tradukis. Miaopinie, tiuj sciencaj nomoj ankaŭ rajtu ekzisti en E-vikio, ĉar tiuj du formoj estas por mi, preskaŭ doktoriĝinta pri biologio, tute ne konataj.
Pri -ed estas mia eraro, vi pravas. Tamen, kial "krokodiluloj", sed ne "krokodiledoj"?
Alaŭdo ۩ 00:21, 24. Jul 2007 (UTC)

Bonvolu korekti Ediacaro al Ediakaro kaj Kryogeno al Kriogeno. Mi ne scias kiel fari.--Alois 21:34, 3. Jun 2009 (UTC)

Mi ĝin faris ĵus. Splibubay (diskuto) 15:07, 29 Sep. 2014 (UTC)
Mi ĵus en ruĝa interna ligilo ŝanĝis interkrampan indikon "(geology)" al "(geologio)". Tiu tajperaro ŝajnigas ke la ŝablono eble estis traduko el la angla vikipedio. Se jes, tiam 'stas la demando, kie estas la anglalingva parenco, kaj ĉu entute en iu alia vikipedia projekto estas io simila. ThomasPusch (diskuto) 12:21, 18 jan. 2018 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Geologia biotemposkalo".