Ŝablono-Diskuto:Informkesto esperantisto

Anstataŭ

"denaska esperantisto = jes", 

mi proponas ke estu :

"Esperantiĝis en" (aŭ "Esperanstiĝojaro" aŭ "Jaro de Esperantiĝo")

kiu povus ricevi ĉu jaron (+ eventuale aĝo) ĉu 'denaska'. Arno Lagrange @ 07:05, 24. Aŭg 2008 (UTC)

Bone. Mi ne kontraŭas. La parametro denaska esperantisto estis nur unua ideo. Sed ĉu ni korektu la parametron en ĉiuj ekzistantaj paĝoj, kie la ŝablono jam estas? Kerio 07:07, 24. Aŭg 2008 (UTC)
La ŝablono ne jam aperas en multaj paĝoj : tia ŝanĝo nun ne estas tro malfacile farebla. AL @ 09:42, 24. Aŭg 2008 (UTC)
Saluton, Arno. Via propono estas bona. Kore --Tlustulimu 09:47, 24. Aŭg 2008 (UTC)
Ĉu ĝusta vorto ne estas esperantistiĝis? Ĉar iu fariĝis esperantisto, ne esperanto. Kian vorton do? Kerio 11:44, 24. Aŭg 2008 (UTC)
Vi ĝuste rimarkis la diferencon. Do vi povas ŝanĝi la parametron al la pli longa. Mi atendas iomete, antaŭ ol aktualigi la artikolon René Philipp ;-). Kore --Tlustulimu 11:48, 24. Aŭg 2008 (UTC)
Mi decidiĝis lasi frazon esperantiĝi, ĉar konsiderante ĝin kun minusklo e ĝi povas signifi anto de esperi, do esperanto = tiu, kiu esperas. La paragrafo povas resti do esperantiĝis en kaj la lini-titolon aperanta en la ŝablono oni povas facile ŝanĝi al ia alia titolo. Aŭ pli bone, mi simple aldonos la paragrafon al jam ekzistantaj paragrafoj kaj oni povas alskribi ĝin en konkretajn artikolojn. Kerio 17:16, 24. Aŭg 2008 (UTC)
Reiri al la paĝo "Informkesto esperantisto".