Ŝablono-Diskuto:Lang-grc

Pri la parenca ŝablono {{grc}} mi ĵus skribis en ties diskutpaĝo: "La formo "antikva greke" ne aspektas ĝusta. Adjektivo ne priskribas adverbon. Kvankam belas ke la nomoj de la ŝablona serio prefere estu adverboj, la formo "antikvgreke" apenaŭ prononceblas, kaj do la vortumo "en la antikva greka" plej bonas..." Pripensindas ĉu tio ne ankaŭ aplikiĝu ĉi-tie. Ĉar tamen tiu-ĉi ŝablono formale antaŭvidas "e"-finaĵon, mi nun ne radikale ŝanĝas la ŝablonan kodon, sed nur notas ĉi-tiun rimarkon. Laŭ mia percepto la ŝablono malmulte uzatas, kaj eble tute tolereblas se la apenaŭ prononcebla vortumo "antikvgreke" (kun dividostreko pli bone legebla, sed ne pli bone prononcebla) kiel malperfekta solvo restu ĉi-tie... ThomasPusch (diskuto) 12:15, 17 Aŭg. 2014 (UTC)

Kial ne enigi la literon O, "antikvogreke"? Sed mi en la ŝablono literumis "antikv-greke", kiu eble prononcatas kiel [antikv-ə-greke] (ĉi tio estas nur mia opinio, sed ne Zamenhofa!;))--Salatonbv (diskuto) 13:07, 17 Aŭg. 2014 (UTC)
Reiri al la paĝo "Lang-grc".