Ŝablono-Diskuto:Ordonombro

(Alidirektita el Ŝablono-Diskuto:Ordinara)
Latest comment: antaŭ 7 jaroj by ThomasPusch

Ĉu ĉi tiu ŝablono vere necesas? Ĉu oni ne povas enmeti mane la ligilon? --→ Airon 12:47, 21. Jun 2010 (UTC)

Eblas demandi la supran demandon, kaj dubi pri la ŝablono: Mi ne defendas ĝin, sed se ĝi uzatas, mi volas ke ĝi ne kaŭzu problemojn. Tial min ĝenis la streketo "‑a" anstataŭ kutima streketo "-a". En la ĝerma jardeka listo 1820-aj jaroj ĝi kaŭzas ruĝan ligilon 18‑a jarcento (kvankam ekzistas artikolo 18-a jarcento) kaj 2‑a jarmilo (kvankam ekzistas artikolo 2-a jarmilo) - alidirektiloj al la 19-a kaj 20-a jarcento jam estas faritaj. Sed en "pli fruaj" jardekaj listoj, ekzemple 1020-aj jaroj, la ruĝaj ligiloj eĉ pli multas ... tie estas 10‑a jarcento - 11‑a jarcento - 12‑a jarcento plus la sama 2‑a jarmilo. Por eviti ke por ĉiu uzo de la ŝablono oni devas aparte elfari alidirektilon de vortumo je la streketo "‑a" al tiu je kutima streketo "-a", mi hieraŭ en la ŝablono simple ŝanĝis la streketon "‑a" al "-a". LLarson malfaris tion, skribante "ĉar volas ni, ke la cifero kaj la ‑a malpovu esti rompitaj tra linioj". Komprenebla argumento. Sed ... kara @LLarson: se vi volas tion, vi devas preni respondecon mem krei ĉiujn alidirektilojn, ĉar konscie fari mise ruĝajn ligilojn pri temoj pri kiuj tute ekzistas artikoloj kaj senprobleme povas esti bluaj ligiloj estus fuŝo. Se nur temas pri la jarcentoj kaj jarmiloj, eble eĉ ne estas tiom da laboro, sed mi ne kontrolis kie la ŝablono ankoraŭ povus esti uzata... Kaze ke ĉiuj alidirektiloj estas farataj, estas neniu kontraŭo preni la "elegantan" mallongan streketon ‑, kaze ke tio estas tro granda peno, tamen pli bonas la normala streko - ... la argumento ke la nombra adjektivo ne estu "rompita tra linioj" almenaŭ en la listoj pri jarmiloj, jarcentoj kaj jardekoj praktike nur aplikiĝas tiam kiam la retumila fenstro estas tiom mallarĝigata ke ne plu eblas sence legi ion de la teksto: mi suspektas ke estas pli teoria ol praktika argumento. Tute flanke: la esperanta vorto por adjektivigita, ordiga nombro estas ordonombro, ne "ordinara [nombro]" aŭ "ordinaro" (ne misgvidu la angla, latindevena nomo ordinal!). Tial la tuta ŝablona nomo "ordinara" estas malbona, kaj sencus alinomigo al "ordonombro". ThomasPusch (diskuto) 09:49, 24 jan. 2017 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Ordonombro".