Ŝablono-Diskuto:Skatolo komunismo

Ĉar jam ekzistas ŝablono:Komunismo. Zuazua 15:46, 6. Mar 2010 (UTC)

Tio ne estas argumento: La ŝablono:Komunismo estas tute ne uzata, kaj laŭ rigardo kaj de aliaj temoj kaj de alilingvaj vikipedioj ne bezonata: se temas pri ĝermo pri komunismo, eblas meti {{ĝermo|komunismo}}, kaj simpla kolektado de ĉiuj artikoloj pri komunismo okazas per metado en kategorion Komunismo respektive en subkategorion.

Argumento ja povus esti, ke temas pri navigilo (do kolekta prezento de ligiloj al pluraj artikoloj pri tegmenta temo), kaj la plej multaj navigiloj en la esperantlingva vikipedio situas paĝofine, ne dekstre. Tial la alternativa propono Testo. Tamen estas uzoj de navigiloj per subkategorioj en kesto dekstre en artikoloj, kaj en la esperanta vikipedio (ekzemple {{Tanaĥo}} aŭ {{Azerioj}}) kaj en multaj aliaj vikipedioj. Se ne estas neceso meti informkestojn (ekzemple pri biblia libro), funkcias tute bone, se jes necesas informkesto tiam du kestoj konkurencas pri elstara loko dekstre supre de artikolo, kaj kaze ke samtempe estas malmulta artikola teksto, du grandaj kestoj dekstre facile aspektas iom eksterproporciaj.

Sed la baza kritiko de la ŝablono "skatolo komunismo" estas, ke ĝi ne maturas, sed estas parte tradukita el la angla, kaj aliparte simple restas fremdlingva. Do estas la ĉefa fuŝo. Laŭ mi simple eblas forigi la nunan ŝablonon ŝablono:Komunismo, kaj tiam eblus ŝovi la ŝablonon "skatolo komunismo" al simpla nomo "komunismo". Sed en la esperanta vikipedio tio, kion publike montras la ŝablono, devas esti en Esperanto (eĉ se la interna sintakso estus en nacia lingvo, kvankam ankaŭ tio ĝenas).

Se iu sentas vokon finesperantlingvigi la ŝablonon kaj krei la mankajn artikolojn, ĝi laŭ mi bone povas resti kaj ne devas cedi al paĝofina navigilo. Sed se ne, ĝi restas ŝablona ruino.

ThomasPusch (diskuto) 22:07, 14 Mar. 2012 (UTC)

Reiri al la paĝo "Skatolo komunismo".