Ŝablono:Turniro16


Dokumentado Dokumentado

Tiu ĉi ŝablono ebligas facile krei tabelon pri sporta turniro de 16 partoprenantoj (teamoj aŭ individuoj), laŭ turnira sistemo ke en "okonfinalo" po du el la 16 partoprenantoj luktas pri gajno, poste en "kvaronfinalo" po du el la ok venkintoj luktas pri gajno, poste en "duonfinalo" po du el la kvar venkintoj konkuras kaj fine la du venkintoj de la "duonfinalo" en finala matĉo luktas pri la titolo de turnira ĉampiono.

En multaj sportaj eventoj tia speco de konkuro estas nur la fina fazo de pli granda ĉampionado, en kiu antaŭe per grupaj matĉoj decidiĝis la 16 kandidatoj.

Tamen atentindas, ke en multaj turniroj estas aldona antaŭlasta paŝo, nome konkuro en kiu la malgajnintoj el la du "duonfinalaj" matĉoj luktas pri tria loko de la turniro - se ne estas tia matĉo pri tria loko, simple estas du triaj lokoj. En tiu kazo uzindas la similaspekta ŝablono {{Turniro16+3-a loko}}.

Por modelo de uzado sen matĉo pri tria loko vidu ekzemple la artikolon Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 (por modelo de uzado kun matĉo pri tria loko la artikolon Futbala Mondpokalo 2014).

Pro unueco de la prezento de turniroj kun kaj sen matĉoj pri tria loko, la du ŝablonoj restu en sama aspekto. Alilingvaj vikipedioj parte uzas iom apartajn aspektojn, sed ŝanĝi la ŝablonon laŭ la modelo de "la vikipedia branĉo en sia preferata nacia lingvo", povas kaŭzi fuŝojn, se oni ne detalege kontrolas ke daŭre ĉiuj paĝoj bone aspektas, kiuj uzas la du ŝablonojn !

Okonfinalo Kvaronfinalo Duonfinalo Finalo
                           
             
     
 
       
     
 
         
     
 
       
     
 
         
     
 
       
     
 
         
     
 
       
     
 
       
     
 
       
     
 
         
     
 
       
     
 
         
     
 
       
     
 
         
     
       

Se vi havas demandon pri ĉi tiu ŝablono, tiam vi povas demandi en la ŝablonprojekta diskutejo. La Intervikiaj ligiloj estu metataj al Vikidatumoj. (Vidu Helpopaĝon pri tio.)