Ŝaka malfermo

serio de movoj je la komenco de ŝakpartio

Malfermoj en ŝako estas vico da movoj dum la unua el la tri fazoj de la ludo je la komenco, kutime la unuaj movoj. La komencaj movoj estas konataj kiel malfermojdefendoj kaj ili ricevis nomojn kiel: Hispana malfermo, Sicilia defendo, ka. Estas dekoj da malfermoj, kiuj multe povas varii depende de la stilo, ekde posiciaj al taktikaj malfermoj.

Bazaj reguloj redakti

Por plibonigi la ludon de ŝako, estas necese sekvi tiujn gvidliniojn dum la malfermo:

  1. Komencu la ludon kutime per 1. e4 aŭ 1. d4 .
  2. Ĉiam kiam vi povu, movu pecon kiu minacas ion.
  3. Movu la Ĉevalojn antaŭ la Kurierojn.
  4. Elektu la plej bonan fakon por viaj pecoj kaj enmetu ilin per malmultaj movoj.
  5. Kutime ne movu pli ol unu aŭ du Peonojn dum la malfermo.
  6. Ne movu la Damon frue.
  7. Aroku kiel eble plej frue, kaj prefere ĉe la reĝa flanko.
  8. Ludu por kontroli la tabulan centron.
  9. Plifortigu viajn Peonojn en la centro.
  10. Ne kaptu pecon sen antaŭe vere scii la motivojn.

Kaptante Peonojn:

  • Certigu veran avantaĝon en via luda viglado.
  • Forĵetu la agadon de unu malamika peco, kiel Damo.
  • Malpermesu aroki al via kontraŭulo.
  • Kreu fortan atakon.

Klasifiko de la malfermoj redakti

La klasika klasifiko de ŝakaj malfermoj estigas kvar aŭ ses grandaj grupoj de malfermoj:

  • Malfermitaj malfermoj post la movoj 1.e4 e5.
  • Duonmalfermitaj malfermoj estas tiuj, kiuj post la movo 1.e4 la nigraj respondas alimaniere ol 1.... e5.
  • Fermitaj malfermoj post la movoj 1.d4 d5.
  • Duanfermitaj malfermoj estas tiuj, kiuj post la movo 1.d4 la nigraj respondas alimaniere ol 1.... d5.
  • Flankaj malfermoj estas tiuj en kiuj la blankaj komencas per peona movo malsama al 1.e4 aŭ 1.d4. Validaj eblecoj estas movi la peonon b aŭ g unu paŝon antaŭe, movi 2 paŝojn antaŭe la peonon b, c, f aŭ g aŭ movi la ĉevalon al centra posicio.
  • Neregulaj malfermoj estas tiuj ne inkluditaj en la antaŭaj pro strangeco aŭ malforteco por la blanka ludanto

Vidu ankaŭ redakti