Ŝakdomo Tigran Petrosjan

Ŝakdomo Tigran Petrosjan (armene: Տիգրան Պետրոսյանի անվան Շախմատի Տուն), oficiale la Centra Domo de Ŝakludanto nomita laŭ Tigran Petrosjan (armene: Տիգրան Պետրոսյանի անվան Շախմատիստի Կենտրոնական Տուն), estas la centro de la ŝakludo en Erevano, Armenio. Ĝi estis malfermita en 1970. En 1984, ĝi estis renomita laŭ la eksa monda ŝakmastro Tigran Petrosjan. La arkitekto de la triangulforma konstruaĵo estis Ĵanna Meŝĉerjakova. Tigran Petrosjan metis la unuan ŝtonon en la fundamenton de la konstruaĵo. Nuntempe la direktoro de la centro estas Hraĉik Tavadjan.[1]

Ŝakdomo Tigran Petrosjan en Erevano.

La ŝakdomo situas sur strato Ĥanĝjan, ene de la Cirkla Parko de la distrikto Kentrono. Ĝi estas hejmo de la Erevana ŝaklernejo funkcianta ekde 1971.

Laŭ multaj vizitantoj, la ŝaka domo estas unu el la plej bonaj ŝakaj centroj en la mondo. Multaj grandaj internaciaj eventoj regule okazis en la konstruaĵo, inkluzive de la Tigran-Petrosjana Memorejo.[2] Ĝi ankaŭ estas la ejo de la ĉiujara hejma ĉampioneco.[3]

La Tigran Petrosjana Ŝakdomo publikigas la semajnĵurnalon "Ŝaĥmatajin Hajastan" (armene: Շախմատային Հայաստան, kun la signifo Ŝaka Armenio) ekde 1972.

En 1989, la statuo de la ĉampiono Tigran Petrosjan, kreita de la armena skulptisto Ara Ŝiraz, estis starigita antaŭ la ŝakdomo.[4]

En 2002 malfermiĝis la Ŝakakademio de Armenio.

La ŝakdomo ankaŭ funkcias kiel la hejmo de la Ŝaka Federacio de Armenio. La prezidanto de Armenio Serĵ Sargsjan, estas la nuna estro de la Ŝakfederacio de Armenio.

La konstruaĵo de la ŝakdomo estas listigita inter la historiaj kaj kulturaj monumentoj de la urbo Erevano.

Referencoj redakti