Ŝaktotransporto estas en la minado la movado de produktoj, replenigaĵo, materialo kaj personoj kaj en vertikala kaj ankaŭ en oblikvaj ŝaktoj kaj blindŝaktoj.[1][2] Krom tio al la ŝaktotransporto apartenas ĉiuj rimedoj, disponoj kaj instalaĵoj, kiuj estas destinataj por la transporto.[3] Ĝi ampleksas la transporto ekde la plenigejo ĝis la enŝaktigejo.[4]

Historio redakti

 
Rekonstruaĵo de malnova manbobenego ĉe Sauerberg/Suhl
 
Ŝaktotransporto laŭ Agricola
 
Principo de moderna ŝaktotransportilo

La manbobenego estas la plej malnova, plej simpla kaj plej disvastiĝinta teĥniko de ŝaktotransporto. Manbobenegoj estis uzataj je malgrandaj ŝaktoj ĝis profundeco da proks. 50 metroj.[5] La uzo de manbobenegoj finiĝis je maksimuma profundeco da 100 metroj.[6] Per la komenco de la elkavado de ŝaktoj oni ankaŭ uzis manmuelejojn por la ŝaktotransporto. Ekde la 15-a jarcento la movigo per ĉevaloj anstataŭis tiun per homa muskloforto. Ekde la 16-a jarcento ĝis la komenco de la 19-a jarcento la ŝaktotransporto okazis ĉefe per ĉevalmuelejoj. La specoj de movigo ŝanĝiĝis dumpase de la jardekoj ekde la movigo per muskloforto trans tiu per akvoenergio ĝis tiu per vapormaŝinoj.[5] Komence de la 19-a jarcento (proks. 1809) oni enkonstruis la unuajn vapormaŝinojn por la transporto de la karbo.[7] Ekde la jaro 1820 okazis la movigo per elektraj transportiloj.[4] La profundeco, el kiu okazis la saktotransportoj, kontinue kreskis dum la paso de la jaroj.[8] Komence de la 20-a jarcento oni transportis el profundecoj de 600 ĝis 900, parte de preskaŭ 1100 metroj.[9] Ekde la fino de la 20-a jarcento la ŝaktotransporto en kelkaj minejoj okazas el profundeco da pli ol 2000 metroj.[1]

Bazaĵoj redakti

Celo de la ŝaktotransporto estas la movado de la transportendaĵoj de la enŝaktigejo al la plenigejo aŭ inversdirekten.[4] Je tio okazas la movado de la transportendaĵoj ĝenerale malkontinue. La transportendaĵoj estas je ĉi tiu speco de transporto movata en malkontinua transportfluo.[2] Je solido-akvo-miksaĵoj oni ankaŭ uzas la eblecon transporti la materialon hidraŭlike en la ŝakto. Tiun ĉi specon de ŝaktotransporto oni nomas fluotransporto.[10] La ekonomieco de la ŝaktotransporto dependas esence de la meĥanika ekipo de la ŝakto kaj de la teĥnika ekipo de la liftomaŝino.[4] Aparte la ŝarĝokapablo kaj la rapideco, per kiu la transportendaĵoj estas movataj tra la ŝakto, havas grandan influon sur la povo de la ŝaktotransportilo.[1] La tunaro ĉiutage transportata tra ŝakto kreskis en la tempo de 1900 ĝis 1958 ekde 1500 tunoj ĝis pli ol 10.000 tunoj.[9] La transportendaĵoj je modernaj ŝaktotransportiloj estas movata tra la ŝakto per rapidecoj de pli ol 25 metroj per sekundo.[1]

Bobentransporto redakti

Je la transporto per manbobeno oni muntas surtere proksime de la ŝaktobuŝo bobenon,kiu estas ligna cilindro.[11] La bobeno havas je ĉiu flanko krankon, per kiuj du personoj turnas la bobenon. La transportendaĵoj estas movata en transportbareloj. Por la ŝarĝado resp. malŝarĝado unu el la bobenistoj devas forlasi sian lokon, dum kiam la alia restas ĉe sia bobenkranko, por haltigi la bobenon kaj por movi la ŝarĝon mallonge supren aŭ malsupren por manovroceloj. La dua bobenisto nun tiras la ŝarĝon el la ŝakto kaj manovras ĝin sur destinitan demetejon tuj apud la ŝakto. Poste li malkroĉas la ligohokon ĉe la transportbarelo, poste la transportado komenciĝas denove. Laŭ kalkuloj homo povas levi proksimume sep kilogramojn dum pli longa tempospaco per la manbobeno. Pro la ripozopaŭzoj je la bobentransporto la averaĝa kvanto estas proksimume 12 kilogramoj. Por povi levi je ĉi tiu maniero de ŝaktotransporto pezajn ŝarĝojn ĝis peso da 100 kilogramoj, oni ekipis la bobenon tia, ke ĝis kvar homoj samtempe povis manipuli la bobenon.[12]

Muela ŝaktotransporto redakti

La muela ŝaktotransporto okazas helpe de maŝinaj transportiloj. La mueliloj estas movataj per muskla, akva aŭ vapora forto. Pro tio la muela transporto klare superas la bobentransporton. Dum kiam la ŝaktotransporto per akvomuelejoj okazis prefere en montaj regionoj, en la karbominejoj oni uzis principe vapormuelejojn. La transportrapideco je vapormuela transporto situis inter 6 kaj 13 metrojn per sekundo.[13]

Paternostertransporto redakti

En kelkaj anglaj minejoj, sed ankaŭ en la minado en la Harco, oni uzis por la ŝaktotransporto pretertempe paternosterliftojn. Por tiuj ĉi du senfinaj ĉenoj pasis sur ŝafto ekipita per du dentoradoj, kiu troviĝis en aparta trabaro supre de la ensaktigejo. La ŝafto estis movata per rapidumskatolo kaj estis ekipita per du dentoradoj. En la ŝaktofundo la du senfinaj ĉenoj estis direktata per aparta meĥanismo. La du ĉenoj estis interligitaj je distanco de 5,6 metroj per transversaj bastonoj. Je la mezo de tiuj ĉi bastonoj troviĝis hokoj, per kiuj oni kroĉis la transportilojn. La paternostertransporto tamen estis uzata nur en ŝaktoj de profundoj ĝis 110 metroj.[14]

Moderna ŝaktotransporto redakti

En moderna minado la ŝaktotransporto okazas per potencaj transportmaŝinoj, kies movo- kaj transportkapablo klare situas super la moviloj de la aliaj transportiloj.[1] La ŝaktoliverado okazas aŭ permane stirata aŭ aŭtomate, la sama validas ankaŭ por la stirado de la transportmaŝinoj. Depende de la profundeco per tiaj transportiloj pluraj dekmil tunoj je materialo kaj krumaterialoj estas en- kaj elŝaktigeblaj.[9] Dum kiam je aŭtomataj ŝaktotransportoj la provizado kaj transporto plejparte funkcias sen personaro, je ŝaktotransportoj stirataj permane estas necesaj kelkaj ministoj kiel manipulantoj. La ŝaktotransporton mastrumas la transportsignalisto, la manipulado de la transportmaŝino estas tasko de la transportmaŝinisto. Ĉar ambaŭ persongrupoj ne havas vidan kontakton unu kun la alia, la komunikado okazas per signalinstalaĵoj.[15]

Transportiloj redakti

 
Kopikonstruita transportkaĝo

La transportiloj servas je la ŝaktotransporto al la enpreno de la transportendaĵo.[8] En frua minado oni uzis kiel transportiloj transportbarelojntransportkuvojn. Tiuj ĉi estis ligitaj per kanaboŝnuregoj aŭ ferĉenoj kun la bobeno aŭ la muelejo.[11] Je moderna ŝaktotransporto ekzistas du malsamaj transportiloj, la transportujo kaj la transportkaĝo.[4] Konforme al la speco de transportiloj oni ankaŭ diferencas inter ujtransporto aŭ kaĝotransporto.[9] La transportiloj estas ligitaj kun la transportŝnurego, kiu estas ligita aŭ kiel je la cilindrotransportilo firme kun la ŝnurportilo aŭ kiel je la movigodiska transporto (Koepe-Sistemo) kun la alia transportilo.[4] Je la ujtransporto la transportiloj estas aŭtomate ŝarĝataj, je la kaĝotransporto la ŝarĝado okazas, depende de la instalaĵo, aŭ permane aŭ ankaŭ aŭtomate. Ambaŭ metodoj por la transporto havas kaj avantaĝoj kaj ankaŭ malavantaĝoj.[9] Ĉar je la ujtranporto estas malpli rimedoj, ankaŭ estas malpli obstrukcaj fontoj.[8] Tamen la ujtransporto ne taŭgas por la transporto de pecaĵoj.[9] Pro ĉi tiu kaŭzo oni aplikas la kaĝotransporton por la transporto de materialo kaj personoj, la ujtransporton por la transporto de produktoj.[4]

 
Signalsonorilo en la Berga Muzeo pri Minado, Metio kaj Industrio en Bergisch Gladbach
 
Signaltabulo de Minejo Lüderich en muzeo je Bergisch Gladbach

Komunikado redakti

Je la permana ŝaktotransporto la komunikado inter maŝinisto kaj signalisto okazas plejparte per signaloj aŭ stirimpulsoj, tiel nomataj ekveturkomandoj. Por ke ne okazu konfuzaĵoj, la minejdirektantoj, difinis regularon por la signaloj. La validaj signaloj kaj iliaj signifoj staras sur signaltabuloj, kiuj estas fiksitaj ĉe la signalejoj. En apartaj kazoj, ekz. je laboroj en la ŝakto, la maŝinisto kaj la ministoj laborantaj en la ŝakto interkonsentas apartajn signalojn.[15]

Literaturo redakti

  • Julius, Ritter von Hauer: Die Fördermaschinen der Bergwerke. 2-s eldono, Verlag von Arthur Felix, Lepsiko 1874

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Ernst-Ulrich Reuther: Lehrbuch der Bergbaukunde. Unua volumo, 12-a eldono, VGE Verlag GmbH, Essen 2010, ISBN 978-3-86797-076-1, S. 37–53.
  2. 2,0 2,1 Ernst-Ulrich Reuther: Einführung in den Bergbau. 1-a eldono, Verlag Glückauf GmbH, Essen, 1982, ISBN 3-7739-0390-1 , S. 34–40.
  3. Walter Bischoff, Heinz Bramann, Westfälische Berggewerkschaftskasse Bochum: Das kleine Bergbaulexikon. 7-a eldono, Verlag Glückauf GmbH, Essen 1988, ISBN 3-7739-0501-7.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 Hans Bansen (eld.): Die Bergwerksmaschinen. Kvara volumo, Die Schachtförderung. Verlag von Julius Springer, Berlino 1913, pj. 1-5.
  5. 5,0 5,1 Bergstadt Schneeberg: terminaro pri minado
  6. Wolfgang Weber: Hanfförderseile im 18. - 19. Jahrhundert, Herstellung und Festigkeiten. En: Bergknappe 90 Rete Arkivigite je 2013-12-12 per la retarkivo Wayback Machine
  7. Karbominado
  8. 8,0 8,1 8,2 Fritz Heise, Fritz Herbst: Lehrbuch der Bergbaukunde mit besonderer Berücksichtigung des Steinkohlenbergbaus. Dua volumo, kvina pliampleksigita kaj -bonigita eldono, Verlag von Julius Springer, Berlino 1932, pj. 463–464, 565.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 Carl Hellmut Fritzsche: Lehrbuch der Bergbaukunde. Unua volumo, 10-a deldono, Springer Verlag, Berlino/Göttingen/Hajdelbergo 1961, pj. 452–455.
  10. Wirtschaftsvereinigung Bergbau e.V.: Das Bergbau Handbuch. 5. Auflage, Verlag Glückauf GmbH, Essen, 1994, ISBN 3-7739-0567-X , p. 49.
  11. 11,0 11,1 Gustav Köhler: Lehrbuch der Bergbaukunde. Sechste verbesserte Auflage, Verlag von Wilhelm Engelmann, Leipzig 1903, S. 417.
  12. Carl Hartmann: Handbuch der Bergbaukunst. Zweiter Band, Verlag Bernhard Friedrich Voigt, Weimar 1852.
  13. Gustav Köhler: Lehrbuch der Bergbaukunde. 2. Auflage, Verlag von Wilhelm Engelmann, Leipzig 1887.
  14. Albert Serlo: Leitfaden der Bergbaukunde. Zweiter Band, 3. Auflage, Verlag von Julius Springer, Berlin 1878.
  15. 15,0 15,1 Bergverordnung für Schacht- und Schrägförderanlagen (BVOS) vom 13. Juli 2005 § 19 Signale und Abfahrbefehle.