Blindŝaktointerna ŝakto ligas interne unu aŭ plurajn etaĝojn de minejo. Ĝi ne atingas la tersurfacon. Ŝaktoj, kiu atingas la tersurfacon, nomiĝas lumŝaktoj. Blindŝaktoj nomiĝas tiel, ĉar ili ne atingas la „taglumon“ kaj do estas „blindaj“.

Utilo redakti

Blindŝaktoj servas al la plibonigo de la aerumo ene de minejo, por la plimallongigo de la transporto de erco kaj gango en galeriojn aŭ minetaĝojn pli taŭgajn por la fortransporto, por la plifaciligo de la interna person- kaj materialtransporto same kiel instalaĵo por la ekspluato de kuŝejosekcioj.

Historio redakti

Blindŝaktoj jam en la mezepoko estis enkonstruataj, ĉar la tiam disponeblaj ŝnuregoj ne povis esence superi certan longecon. Se do la profundoj en la pura ŝaktominado transpaŝis certan mezuron, oni fosis flankenŝovate novan blindŝakton, por instali tiamaniere pluan ŝnuregotransportejon kun ebleco de transdono. Kadre de la transiro al la galeriokonstruo, aparte je la uzado de senakvigaj galerioj, kaj postsekve al la plafonminado oni pli kaj pli ofte konstruis blindŝaktojn. La plua uzo de blindŝaktoj por la plibonigo de la aerumo, de la akvo, de la senakvigo kaj de la persona kaj materiala transporto markas la transiron al la moderna profundminado.

Literaturo redakti

  • Hans Grothe (eld.): rororo Techniklexikon Bergbau, Rowohlt Taschenbuch-Verlag, Reinbek 1972, ISBN 3 499 19044 3