Ŝakuno
Ŝakuno, Ŝakuni aŭ Shakuni (sanskrite शकुनि, laŭvorte birdo) konata ankaŭ kiel Saubala (en Sanskrito: सौबल, laŭvorte filo de Subala), Gandharnareŝ, Gandhararaja (en Sanskrito: गान्धारराज, laŭvorte reĝo de Gandaro) kaj Subalraja (en Sanskrito): सुबलराज, laŭvorte "Reĝo de la Regno Subala", estis princo de la Gandara Regno, kiu poste iĝis reĝo post la morto de sia patro. Li estas la ĉefa antagonisto en la Hindua eposo Mahabarato. Li estis la frato de Gandari kaj tial la patrinflanka onklo de Durĝodano.[1]
Ŝakuno | |
---|---|
character in the Mahabharata | |
Verko | Mahabarato |
Informoj | |
Sekso | vira |
Religio | hinduismo |
Mortigita de | Sahadevo |
Infanoj | Uluka |
Portretita kiel tre inteligenta, ruza kaj komplikema homo, Ŝakuni estas ofte konsiderata kiel kaŝorganizanto de la milito de Kurukŝetro. Li influis siaje nevojn, speciale Durĝodanon, el iliaj infanaĝoj kaj komplotis kontraŭ la Pandavoj multajn fojojn. Poste en la eposo, Ŝakuni planis la ludon de la ĵetkuboj, kiu estis unu el la turnopunktoj. Dum la milito, Ŝakuni estis mortigita de Pandava Sahadevo.
Referencoj
redakti- ↑ . Shakuni: The Master Conspirator (en-US) (2019-12-12). Alirita 2020-09-01 .
Literaturo
redakti- Dutt, Romesh. Maha-Bharata, The Epic of Ancient India.
- Dwaipayana, Vyasa. The Mahabharata of Krishna.
- Ganguly, Kisari. The Mahabharata of Krishna-Dwaipayana Vyasa.
- Menon, Ramesh. (20a de Julio 2006) A Modern Rendering, The Mahabharata. ISBN 9780595845644.
- The Story of Shakuni, Sribd.