En la hinda epopeo Mahabarato Ŝantano estis reĝo de la urbo Hastinapuro, en la nordo de Barato. Li jam aperis en la himno 10.98 de Rigvedo (la plej grava kaj antikva sankta teksto de Barato de la 2-a jarmilo a.K.). Li estis devenanto de la luna raso de la dinastio Bharatoj kaj komuna praulo de la pandavoj kaj la kaŭravoj.

Ŝantano
fikcia homo
Verko Mahabarato
Informoj
Sekso vira
Religio hinduismo
Gefratoj Bahlika • Devapi
Edzo/Edzino SatjavatiGanga
Infanoj ĈitrangadoViĉitravirjo • Bhishma
vdr
Ŝantano kaj Satjavati.

Ŝantano konvertiĝis en reĝo de Hastinapuro kiam liaj fratoj (unu pro lepro kaj la alia pro batalado fore) lasis la vicon al li.

La reĝo Ŝantano havis du filojn kun Satjavati: Ĉitrangado kaj Viĉitravirjo. Kripa kaj lia fratino Kripi estis adoptitaj de la reĝo Ŝantano.

Post la morto de Ŝantano, Satjavati daŭre regis la teritorion kun la helpo de siaj du filoj kaj de Biŝmo.