Kripa (en Sanskrito: कृप, Kṛpa en IAST literumado), konata ankaŭ kiel KripacharyaKripaĉarĝo (en Sanskrito: कृपाचार्य) aŭ Krupacharya kaj Krupaĉarĝo aŭ plej bone fonetike verkita kiel Kṛpāchārya estas kvara Avataro de Brahma kaj grava rolulo en Mahabarato, unu el la Ĉiranĝivi. Li estis la filo de Śaradvān kaj Jānapadī,[1] naskita en partikulare eksterordinara maniero. Li estis nepo de Mahariŝi Gautama. Li estas posteulo de la saĝulo Angiras. Li kun sia fratino Kripi estis adoptita de la reĝo Ŝantano. Poste Kripa iĝis aĉarja, nome instruisto de la reĝaj filoj, kio havigis al li la nomon Kripaĉarja. Lia ĝemela fratino Kripi edziniĝis al Dronao. Kripa estis inter la Maharatioj kiuj luktis en la flanko de Kaŭravoj kontraŭ la Pandavoj en la Milito de Kurukŝetro en la Hindua eposo de Mahabarato.[1][2] Kun aliaj, Kripa estis konsiderata inter "riŝioj" en Kalijugo.[3] Kripa estis ankaŭ unu el la sep saĝuloj "Saptariŝi" en la 8a cikla periodo Manvantara.[4]

Kripa
character in the Mahabharata
Verko Mahabarato
Informoj
Sekso vira
Gefratoj Kripi
vdr

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Varkey, C.P.. (2001) A Pilgrimage ~ Through the Mahabharata. St Pauls BYB, p. 22–. ISBN 978-81-7109-497-4.
  2. Sharma, Mahesh. (2006) Tales From the Mahabharat. Diamond Pocket Books (P) Ltd., p. 42–. ISBN 978-81-288-1228-6.
  3. K M Ganguly(1883-1896). The Mahabharata,Book 13 Anusasana Parva,SECTION CL sacred-texts.com,October 2003,Retrieved 2014-02-11
  4. Vishnu Purana -Drauni or Asvathama as Next saptarishi Alirita la 23an de Majo 2021.